El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Ĉinio fariĝis "nova orminejo" la merkato de surretaj pagaj servoj por video-spektado

| 2017-01-19
Bookmark and Share
 

    La 17-an de januaro la ĉina kompanio EntGroup publikigis esploran raporton pri la merkato de surretaj pagaj servoj por video-spektado en Ĉinio por 2016. Laŭ tiu raporto, ĝis la fino de tiu jaro Ĉinio fariĝis la tria plej granda merkato de la koncerna industrio en la mondo. La nombro de la ĉinoj, kiuj pagas por spekti videojn surrete, superis 75 milionojn. Laŭ la skalo la ĉina merkato de tiu ĉi industrio estas 9-oble pli granda ol la usona. Oni antaŭvidas, ke en 2017 la nombro de la surretaj video-spektantoj pagantaj en Ĉinio estos pli ol 100 milionoj da personoj. La surretaj pagaj servoj por video-spektado de Ĉinio fariĝis grava movforto gvidanta la koncernan merkaton de la tuta mondo pro la grandskala kaj rapide kreskanta merkato, bonkvalita enhavo, kaj modelo por novkreado.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments