El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj sciencistoj akiris novan rezulton en tridimensia printado

| 2017-01-20
Bookmark and Share
Profesoro Zhang Hai'ou kontrolas la tridimensian printilon.
 

    Dum la 14-jara klopodado Zhang Hai'ou, profesoro de la Fakultato de Mekanika Scienco kaj Inĝenierio sub la Huazhong-Universitato de Scienco kaj Teknologio, solvis la monde malfacilan teknikan problemon en tridimensia printado per metalo. Tio realigis la originalan novkreadon de Ĉinio kun revolucia karaktero en la senco, ke per ĝi la lando por la unua fojo superas la okcidentajn landojn pri samtempa fandado kaj forĝado en miniatura skalo. Lastatempe la sciencista grupo subskribis kun la franca kompanio Airbus interkonsenton pri teknika kunlaboro kiel grava kunago inter Ĉinio kaj Francio en pinta industria kampo.

 

    Ne nur Airbus sed ankaŭ la usona kompanio General Electric antaŭ nelonge kontaktis la grupon por konsiliĝi pri kunlaboro. Tiu ĉi rezulto do estas atentata de grandaj kompanioj aviadaj de diversaj landoj, kaj tio montras, ke la tridimensia printado de Ĉinio jam eniris en la etapon por gvidi la mondon en tiu ĉi kampo.

 

    La grupo de Zhang Hai'ou kreive unuigis fandadon kaj forĝadon, kaj tiel per printado ellaboris la unuajn forĝaĵojn en la mondo. La tekniko povas pliigi la fortikecon, tenacecon, uzdaŭron kaj fidindecon, malaltigi la koston de investoj al maŝinoj kaj al materialoj, ekscese mallongigi la periodon de produktado, kaj plene solvi la problemojn de normala tridimensia printado, kiu ĝis nun estis tro multekosta, temporaba kaj nekapabla por elprinti longe uzeblan forĝaĵon. Koncernaj specialistoj diris, ke la tekniko ŝanĝos la historion de tiu ĉi kampo ĝis nun gviditan de la okcidentaj landoj per la maniero "respektive fandi, forĝi kaj gisi" , kaj ĝi malfermos la pordon al la produktado de grandaj maŝinoj en laboratorio.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments