El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina prezidanto vizitis stabejon de MOS

| 2017-01-20
Bookmark and Share

 

    La 18an de januaro en Ĝenevo ĉina prezidanto Xi Jinping vizitis stabejon de la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj renkontiĝis kun ĝia ĝenerala direktoro Margaret Chan.

 

    Xi atentigis, ke la demando pri publika sano estas tutmonda defio, kaj antaŭenigo de la tutmonda afero pri sano estas grava parto por efektivigo de la tagordo de daŭripova evoluado en 2030. Nun Ĉinio amplekse antaŭenpuŝas la konstruadon de "Sana Ĉinio", ĉar la sano de la popolo estas la bazo por atingo de la "du centjaraj celoj". Ĉinio starigis la monde plej grandan reton de fundamenta sanasekuro kaj ellabris Skizon de la Plano de Sana Ĉinio en 2030. Ĉinio petas MOS liveri pli da profesiaj helpoj al la disvolvo de "Sana Ĉinio".

 

    Chan diris, ke delonge Ĉinio faris gravan kontribuon al la tutmonda afero pri sano kaj laboro de MOS. MOS senĉese daŭrigos la principon de unu Ĉinio, alte taksas la planon de Ĉinio pri la publika sano, kaj daŭre subtenos Ĉinion en profundigo de reformo pri medicino kaj sanprotekto. MOS laŭdis Ĉinion ankaŭ pro ĝia gvida rolo en la kampo de sekureco kaj la tutmonda administrado pri la publika sano, kaj volas fortigi kunlaboron kun Ĉinio en la kadro de "La Zono kaj Vojo" por altigi nivelon de la publika sano en la landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo".

 

    Post la renkontiĝo Xi kaj Chan kune senvualigis akupunkturan bronz-statuon donacitan de Ĉinio al MOS.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments