El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina movbilda filmo unuafoje enlistigita kiel kandidato en la Berlina Filmo-Festivalo

| 2017-01-22
Bookmark and Share

    Vespere de la 20-a de januaro laŭ la pekina tempo, oni publikigis liston de la filmoj kandidatigitaj al la konkurado de la 67-a Berlina Filmo-Festivalo. Ne atendite, la ĉina movbilda filmo Have a nice day (Havu bonan tagon) sin trovis en la listo.

 

Oni unuafoje publikigis kelkajn ekzemplajn bildojn de la kartona filmo.
 

    Tio estas la unua fojo por ĉinaj longaj movbildaj filmoj eniri en la konkurliston de la tri ĉefaj filmo-festivaloj (Kanna Internacia Filmo-Festivalo, Berlina Filmo-Festivalo kaj Internacia Filmo-Festivalo de Venecio). Kaj estas la dua fojo por aziaj movbildaj filmoj enlistiĝi kiel kandidato en la Berlina Filmo-Festivalo en la 21-a jarcento depost la enlistiĝo de la japana kartona filmo Spirited away (La vojaĝo de Chihiro) farita de Miyazaki Hayao. Tio kreis novan rekordon en la historio de la ĉinaj movbildaj filmoj. La berlina festivalo okazos de la 9-a ĝis la 19-a de februaro laŭ la loka tempo.

 

Oni unuafoje publikigis kelkajn ekzemplajn bildojn de la kartona filmo.
 

    La filmo estas farita de Liu Jian, la reĝisoro mem verkis la scenaron kaj sendepende finis la filmadon dum tri jaroj. Pro la aparteco kaj senprecedenco la filmofarado trafis multajn malfacilojn, sed finfine ĝi sukcese aperis dank' al la persistemo kaj klopodo de Liu Jian kaj lia produktoro. La verkoj de Liu Jian plene havas propran stilon, entenas mirindan nigran humuron prezentatan per bildoj bizaraj kaj okulfrapaj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments