El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Vaŝingtono estis fondita la Ĉambro de Komerco por Uson-ĉinaj Entreprenoj

| 2017-01-22
Bookmark and Share
 

    Vespere de la 18-a de januaro okazis la fonda kunveno de la Ĉambro de Komerco por Uson-ĉinaj Entreprenoj, kiu servos kiel platformo por la komunikado inter usonaj kaj ĉinaj entreprenistoj.

 

    Lin Minghua, prezidanto de la ĉambro, diris, ke la ĉambro estas non-profit-cela kaj ne-registara organizaĵo, kiu celas plifortigi komunikadon inter entreprenistoj de la du landoj, starigi platformon por komunikado kaj kunlaboro de ambaŭ landoj en la kampoj ekonomi-komerca, scienc-teknika, kultura kaj aliaj, kaj akceli disvolvon de la uson-ĉinaj rilatoj en ekonomio kaj komerco.

 

    Laŭ reguloj de la ĉambro, la organizaĵo celas konigi Usonon al ĉinaj entreprenistoj kaj samtempe prezenti Ĉinion al usonaj entreprenistoj, kaj tiucele planas okazigi diversajn rilatajn aktivecojn ĉiujare.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments