Hutong-o, kultureca simbolo de la malnova Pekino

| 2017-01-22
Bookmark and Share

de Dekmil

 

    Hutong-o, unu el la simboloj de la malnova Pekino

 

    Zigzaga vojeto malvasta sed tre longa, ne tre pura kaj vere malnova, kaj aĝuloj tie ludas goon, ŝakon aŭ kartojn. Ĉi tiaj bildoj ekaperas en mia kapo, kiam mi pensas pri hutong-o de Pekino. Ĝi estas por mi vilaĝeska vojo en urbego. Kvankam mi vivas en la grandega urbo Pekino, tamen mi pli ŝatas malgrandan urbon aŭ eĉ vilaĝon kaj pro tio mi nature interesiĝas pri hutong-o, en kiu mi povas senti vilaĝecan etoson. Kaj de tempo al tempo, kiam mi estas libera, mi vizitas diversajn hutong-ojn sola kaj "gustumas" ilin .

 

Zhuanta-hutong-o, unu el la plej malnovaj hutong-oj
 

    Sed nuntempe jam multaj hutong-oj aŭ malaperis aŭ perdis sian originan aspekton pro urbanizado kaj rekonstruado de Pekino kaj nur malmultaj konservas sian originalecon dank' al la protekto de la leĝoj koncernaj.

 

    Naskiĝo de hutong-o

 

    Do mi iom detale prezentos al vi la historion kaj diversajn aspektojn de la pekina hutong-o. Hutong-o havas longegan historion same kiel Pekino mem. Ĝi ekkonstruiĝis en Yuan-dinastio, la dinastio de la nomada gento mongola. La mongoloj nomis stratojn kaj stratetojn de sia ĉefurbo hutong-o, kies pronoco deriviĝis de la mongola vorto 'gudum', kiu signifas 'puto' en tiu lingvo. Por la nomada gento akvoprovizo estis ege grava kaj post la fondo de ĉefurbo en Pekino ili fosis puton en domoj de altranguloj kaj ĝi rolis kiel kunvenejo por najbaraj loĝantoj.

 

    Siheyuan, la ekzistokialo de hutong-o

 

La strukturo de tipa siheyuan
 

    Kiam ni pensas pri hutong-o, tiam samtempe aperas la vorto 'siheyuan' en nia kapo. Siheyuan reprezentas unu el la ĉefaj domstrukturoj de la antikva Ĉinio kaj ĝia historio komenciĝis dum la okcidenta Zhou-dinastio. Do siheyuan havas ĉ. trimil-jaran historion kaj tra la dinastioj Yuan, Ming kaj Qing iom post iom kompletiĝis al la nuntempa formo.

 

    La strukturo de siheyuan kutime havas la formon de kvarangulo. Ĝi konsistas el 4 ĉambroj en la orienta, okcidenta, suda kaj norda partoj laŭ muroj kaj la centra parto de siheyuan rolas kiel ĝardeno. En grandaj siheyuan-oj loĝis altranguloj kaj riĉuloj, kaj en malgrandaj ordinaruloj kaj malriĉuloj. Siheyuan, se rigardite de supre, estas ĉirkaŭata de muroj vertikale kaj horizontale. Kaj la vojoj, kiuj situas inter la muroj de siheyuan, estas nomataj hutong-o. Do ni ne povas imagi hutong-o sen siheyuan.

 

    Kiom da hutong-oj en Pekino?

 

    La vorto 'hutong-o' havas longan historion sed nur de buŝo al buŝo transdoniĝis de antaŭuloj al posteuloj ĝis la komenca periodo de la Respubliko Ĉinio ĝi finfine skribe montriĝis. Kiom da hutong-oj ekzistas nuntempe?Ne koincidas la kalkuloj de diversaj fakuloj pri la nombro de hutong-o. En la unua periodo de hutong-o en Yuan-dinastio ekzistis ĉ. 400 hutong-oj kaj jaron post jaro rapide multiĝis. Laŭ la statistiko donita en 1990 ni povas ekscii, ke en Pekino tiam ekzistis pli ol 6 mil hutong-oj inkluzive de tre malvastaj kaj mallongaj. Sed kiel menciite supre ne malmultaj hutong-oj jam aŭ malaperis pro la rekonstruo de la urbo Pekino aŭ kuniĝis kun aliaj, kaj restas nun ĉ. 4 cent. La plejparto de hutong-oj troviĝas en la urbocentro de Pekino, precipe interne de la 2-a linio de la pekina metroo.

 

Qianshi-hutong-o, la plej malvasta
 

    Kolorplenaj aspektoj de hutong-o

 

    La nomoj de pekinaj hutong-oj ofte havas tre interesajn originojn de diversaj specoj kaj tie ĉi mi prezentu nur kelkajn el ili. Unue, kelkaj hutong-oj havas nomon, kiuj rilatas al 'puto'. Kiel menciite, la vorto hutong-o mem signifas puton en la mongola lingvo, kaj Shikelang-hutong-o mongolalingve signifas puton de dolĉa akvo, Mohe-hutong-o signifas malbonodoran puton, Juer-hutong-o -- du putojn, Maliang-hutong-o -- puton por hejmaj bestoj ktp., kaj tiuj ĉi nomoj konigas al ni, ke tiuj ĉi hutong-oj estis konstruitaj en la plej frua tempo. Due, kelkaj prenis nomon el budhisma templo, ekz. Zhengjuesi-hutong-o, Guanyinsi-hutong-o, Fangjusi-hutong-o ktp. Kaj alie, diversaj nomoj el bazaro, arbo, insekto, pekina dialekto k.t.p. estis prenitaj por doni al hutong-o taŭgan sencon.

 

    Donxijiaominxiang estas longa je 6.5 km, sed Yichidajie estas longa je nur 15.2 metroj. La plej vasta loko de Lingjing-hutong-o estas horizonte je 32.18 metroj, sed la malple vasta de Qianshi-hutong-o nur estas je 0.4 metroj.

 

    Multaj famaj homoj ankaŭ vivis en siheyuan ĉirkaŭita de hutong-o: Yan Song, altrangulo de Ming-dinastio; Yang Changji, edukisto kaj la patro de la unua edzino de Mao Zedong; Song Qingling, la edzino de la granda revoluciulo Sun Yat-sen; Mao Dun, fama verkisto k.t.p.

 

    Se vi komprenas hutong-on pli profunde kaj detale, vi povas pli bone kompreni la historion kaj kulturon de Pekino. Pekino kelkfoje okazigis la festivalon de hutong-o en la pasintaj jaroj kaj kadre de la festivalo aranĝas kolorplenajn programerojn por vizitantoj. Hutong-o estas unu el la ege valoraj ŝlosiloj pli bone "gustumi" la urbon Pekino. Ĉu vi ne volas gustumi ĝin plu?

 

La festivalo de hutong-o

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments