El Popola Ĉinio>头条新闻>

La unua metroo-vagonaro de "Ruĝdoma Sonĝo" en Pekino, Ĉinio

| 2017-01-23
Bookmark and Share
 

    La 21-an de januaro, la unua metroo-vagonaro de "Ruĝdoma Sonĝo" de Beijing MTR ekfunkciis en Pekino, Ĉinio. Serio da versparoj kaj libroj pri "Ruĝdoma Sonĝo" estas prezentataj en la metroo.

 

 

    La vagonoj estas ornamitaj per antikvaj akvareloj pri "Ruĝdoma Sonĝo" de Sun Wen, farbisto de la dinastio Qing. La kopioj de antikvaj akvareloj pri klasikaj sekcioj de "Ruĝdoma Sonĝo" estas algluitaj sur la pordoj de la trajno. Pasaĝeroj povas skani du-dimensiajn kodojn sur muroj de vagonoj por legi elektronikajn librojn pri "Ruĝdoma Sonĝo".

 

 

    Yang Ling, proparolanto de Beijing MTR, diris ke ili esperas, ke tiu vagonaro estos ne nur veturilo, sed ankaŭ povos provizi diversajn kulturajn bezonojn al pasaĝeroj.

 

    Laŭ Yang Ling, pasaĝeroj povas partopreni aranĝojn kiel "divenu pentraĵojn" kaj "parigu la versparon", nome post ricevo de parto de la versparo, oni devas trovi la alian parton en la vagono. Post tio, oni povas akiri la paron kiel donacon.

 

    Laŭraporte, en la venonta monato, tiu vagonaro kuros sur metroa linio 4 ĉirkaŭ 10-foje tage.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments