Ĉina-eŭropa trajno unuafoje atingis Londonon

| 2017-01-23
Bookmark and Share
La 18-an de januaro, la unua ĉina-eŭropa trajno de Yiwu al Londono atingis la fervoj-stacion Barking.
 

    Laŭ raporto de la retejo "uk.china-info24.com", je la 13-a horo de la 18-a de januaro laŭ la loka tempo, la unua ĉina-eŭropa trajno de Yiwu, Zhejiang-provinco de Ĉinio, al Londono de Britio, atingis la fervoj-stacion Barking post veturado de 12 451 kilometroj dum 18 tagoj.

 

    Tiu trajno, entenanta ĉiutagajn varojn, vestojn, ŝtofojn, sakojn kaj valizojn el bazaroj de Yiwu, atingis Londonon post trapaso de la landlimo de Ĉinio en la urbo Alashankou de la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, pasinte tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio, Pollando, Germanio, Belgio, Francio kaj la Manika Markolo.

 

    Antaŭe, la eksportado de yiwu-aj varoj al Britio estis ĉefe per mar- kaj aertransportado. La glata atingo de la unua ĉina-eŭropa vartrajno al Londono signifas, ke realiĝis ter-transportado de komercaĵoj inter Ĉinio kaj Britio. Tio liveros altefikan servon al komercaj rilatoj de la du landoj.

 

    La retejo "uk.china-info24.com" konstatis, ke la ekfunkciado de tiu trajno estas unu el la gravaj rezultoj de la konstruado de "La Zono kaj Vojo" kaj konkreta enkorpigo de avantaĝoj alportitaj de ĝi al landoj laŭlonge de "La Zono kaj Vojo", kaj certe utilos al profundigo de la konstruado de "La Zono kaj Vojo".

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments