El Popola Ĉinio>Usui Hiroyuki>

Japana Kristnasko en Pekino

| 2017-01-24
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    En 1995 mi vizitis Londonon tuj antaŭ la Kristnasko, kaj mi povis proprahaŭte senti, ke ĝi ja estas la plej grava festo en Britio: en la antaŭa tago de la Kristnasko oni aĉetumas diversajn aĵojn kaj rapidas hejmen en antaŭfesta etoso korvarmiga, kaj en la tago de la Kristnasko mem oni kunestas kun la familio, eĉ ne funkcias aŭtobusoj kaj la metroo!

 

Mi mem neniam vidis ion tian, sed jenaj du fotoj de montras, ke en la lasta decembro sur iu strato de Tokio motorciklas nombro da Patroj Krisnasko (Foto: Izumi Anna)
 
Al tiuj Patroj Kristnasko kaskoj maskas la vizaĝojn (Foto: Izumi Anna)
 

    En Japanio ekvivalente grava festo estas la Novjaro, cetere festata laŭ la suna, gregoria kalendaro. Mi rememoras, ke, kiam mi estis infano, plimulto de la vendejoj en Tokio restis fermita dum la unuaj tagoj de januaro, kvankam ĉiuj publikaj transportiloj normale funkciis – laŭ la ofteco de ordinara dimanĉo. Poste pli kaj pli multaj vendejoj emis ĉasi profiton kaj malfermi sin ankaŭ dum la novjaraj tagoj.

 

    En Ĉinio oni festas la Novjaron laŭ la luna kalendaro, kaj ĝia nomo estas la Printempa Festo. Sed kaj por Ĉinio kaj por Japanio validas, ke la Kristnasko ne estas oficiala feritago. La kultura fono de ambaŭ landoj ne estas kristana, kaj homoj en tiuj landoj fakte ne havus motivon festi ĝin, krom se ili mem estas kristanoj.

 

    Ĉio transmara estas ĉarma kaj kara

 

    Do la festado de la Kristnasko kaj en Ĉinio kaj en Japanio ne estas religie motivita. Temas pri aliaj motivoj: ekzemple, parte pro emo konsideri ĉion venintan el la okcidento io ŝika, estetike valora kaj pro tio imitinda. Al tio miksiĝas kalkulo de komercistoj vendi ion pretekste de io ajn, inkluzive de eksterlanda moro. Ja diras proverbo: ĉio transmara estas ĉarma kaj kara. Oni diras, ke en 1900 fama magazeno en Tokio komencis reklaman kampanjon ligitan al la Kristnasko.

 

    Tamen necesus piednote klarigi, ke la kristanismo ne nur estis utiligita por komercaj celoj en Japanio kaj ĝia influo en la sfero de ideoj ne estas neglektinda. Ekzemple, estis Kinoshita Naoe (1869-1937), radikala kristano, kiu la unua kritikis la imperiestran sistemon de Japanio en la komenco de la 20-a jarcento, kiam aliaj socialistoj aŭ anarkiistoj ankoraŭ ne sukcesis firmigi sian starpunkton pri la temo. Do io transmara ne nur estas ĉarma kaj kara, sed ankaŭ kapabla oferti vidpunkton por kritike rigardi la regantan ordon de aferoj en iu socio.

 

Kinoshita Naoe (Kopirajtoj: 2013 Nacia Parlamenta Biblioteko de Japanio).
 

    Nu, ni revenu al la temo de la Kristnasko mem. En 1926 forpasis la imperiestro Yoshihito, postmorte alnomita Taisho, kaj la tago de lia morto, la 25-a de decembro, fariĝis feritago memore al li kaj tio daŭris ĝis 1947. La ekzisto de tiu ĉi feritago, nun malaperinta, supozeble multe helpis la populariĝon de la Kristnasko inter japanoj, kaj la festo sufiĉe enradikiĝis en Japanio jam en la 1930-aj jaroj. Sed ĉar, kiel jam dirite, plimulto de la japanoj ne estas kristanoj, ili nur kunmanĝis kaj -drinkis, kaj cetere iel en la lando la Kristnaska antaŭvespero fariĝis ligita al romantika rendevuo de geamantoj. Ankaŭ pri tio ni povas suspekti la komploton de restoracioj kaj hoteloj, kiuj ĉiam serĉas pretekston por venigi al si klientojn.

 

    Ankaŭ en Ĉinio la Kristnasko estas ĉefe okazo por vendado ĉe komercistoj, kaj preteksto por diboĉado ĉe ordinaraj homoj. La Ĉina Instituto pri Socia Enketado raportis antaŭ kelkaj jaroj, ke la Krisnasko estas la dua plej multe festata festo en Ĉinio post la Printempa Festo. Mi iom malfacile povas kredi tion, kaj pri tio ankaŭ samopiniis mia instruistino de la ĉina, kiu krome kredas, ke japanoj festas la Kristnaskon pli grandskale ol ĉinoj.

 

    Rezulte de tia interkultura transplantado, preskaŭ ne eviteble en orienta Azio estiĝis iuj kutimoj, kiuj certe ŝajnas al okcidentanoj strangaj. Se temas pri japanoj, ili volas manĝi rostitan kokaĵon okaze de la Kristnasko. Ŝajne jam antaŭ la dua mondmilito japanoj komencis imiti la usonan kutimon manĝi meleagron okaze de la Kristnasko. En 1931 japana ĵurnalo raportis, ke en Tokio okaze de la festo pli ol mil meleagroj estas buĉataj por iri al la manĝotablo. Poste la dua mondmilito malebligis tian lukson, kaj en la 1960-aj jaroj japanoj komencis manĝi kokon kiel surogaton. La japana filio de la tutmonda kokaĵ-ĉeno KFC utiligis tion por reklami sian kokaĵon kaj helpis la kutimon firme enradikiĝi en la lando.

 

    La festado de la Kristnasko estis io nova por mi en Pekino

 

    Ĝis nun en Pekino mi pasigis la Kristnaskon plej parte tute ordinare kiel en aliaj tagoj de la jaro. Sed en tiu ĉi vintro tio ŝanĝiĝis pro tio, ke antaŭ unu jaro mi komencis lerni ukulelon, kaj pli poste ankaŭ aliĝis al grupo de kantado. En tiu ĉi sezono nia ukulel-teamo ne havis okazon prezenti la rezulton de lernado, sed la kantistaro jes. Temis pri la kristnaska festo de la Japana Societo en Pekino, kiu ĉi-jare okazis en la 17-an de decembro. Ni kantis kelkajn kantojn, ĉu kristnaskajn aŭ ne, kaj almenaŭ helpis pli vigligi la etoson de la kunveno.

 

Nia kantado en la kristnaska festo
 

    La ukulelista teamo siavice kunsidis por leciono en la 24-a de decembro, antaŭvespere de la Kristnasko. Ni utiligis tion ankaŭ por poste festeni, ne laste ankaŭ pro tio, ke granda parto de la lernantoj en la sabata kurso loĝas for de sia familio en Japanio, kaj preferis esti en kunesto kun aliaj.

 

    Tiu vespero eble estas raportinda per fotoj, ĉar ankaŭ japanoj, malgraŭ la nekristaneco de plimulto de la loĝantaro, manĝas kristnaskan kukon kiel en iuj eŭropaj landoj. Tiun kutimon enkondukis en Japanion kompanio pri kukoj en 1910, oni diras. Ni mendis ĝin ĉe japana kukfaristo, kiu dum kelkaj semajnoj antaŭ la Kristnaska festo estas terure okupita, ĉar multaj japanoj en Pekino, precipe tiuj kun infanoj, nepre volas manĝi kukon.

 

Tosto por la festo!
 
Ĉu ĝojplori aŭ petoli pro la kuko?
 

    Kiel ajn, por la unua fojo ĉi tie mi povis pasigi la Kristnaskan antaŭvesperon en amika rondo. Mi devus danki tion al Jesuo, al Patro Kristnasko kaj ankaŭ al Shàngdì aŭ la Ĉiela Imperiestro–la nomo i.a. de la kristanisma Dio en la ĉina.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments