El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Alvoko por krei la novajn retejon kaj/aŭ administran sistemon de UEA

| 2017-01-24
Bookmark and Share
 

    La celo de la laboro, por kiu ni atendas kandidatiĝojn, estas nova, plene integrite kaj uzantamike funkcianta retejo de UEA.

 

    Pli detale:

 

    La nova retejo de UEA konsistos el 3 sub-retejoj:

 

    La plene publika parto: por ĉiu retvizitanto estas videbla sen ke oni estas ensalutinta. Ĝi donas novaĵojn kaj permesas trovi informon pri UEA. Ĝi ankaŭ permesas iĝi membro de la asocio aŭ aliĝi al kongreso, aĉeti de la libroservo.

 

    Plusoj:

 

    1. eblo por la landaj kaj fakaj asocioj krei simplan retpaĝon kiu prezentas al la publiko ilian asocion (fakan aŭ landan). Eventuale ĝi povu permesi skribi "novaĵojn" el la asocio, kunligi ĝin kun la sociaj retejoj ofte uzataj de la asocio.

 

    2. eblo facile krei, rekrei aliĝilojn, kiujn la diversaj evento-organizantoj povas uzi, tiel ŝparante tempon por ili rilate al la evento-organizado

 

    La membra parto: parto videbla post ensaluto de la uzanto kaj donanta alirojn al ĉiuj UEA-membro-servoj:

 

    1. La revua elŝutejo

 

    2. La libroelŝutejo

 

    3. La agordoj de personaj datumoj (kun kontrolo de administrantoj)

 

    4. La kapablo sekvi sian uea-konton kaj fari ĝiron (kun kontrolo de administrantoj)

 

    5. La delegita reto

 

    6. La reta jarlibro/gvidlibro

 

    7. Retmesaĝado

 

    La administra parto: videbla por la oficistoj, kunlaborantoj de UEA kaj la perantoj.

 

    Ĝi permesu administri:

 

    1. la membrojn (validigi aktualigon de datumoj, serĉi tra ili...)

 

    2. la kongresojn kaj tie la specifajn mendojn

 

    3. la spezfoliojn

 

    4. la statistikojn

 

    5. la librotenadon

 

    6. la libroservon (katalogo kaj stoko)

 

    7. ĉiuj ŝanĝoj estu konservitaj, kiu faris kaj kion

 

    Ĝi devas scipovi ĉion, kion la nunaj sistemoj scipovas (interalie la eblon doni diversajn administrajn rajtojn al diversaj uzantoj, alŝuton de pdf-oj).

 

    Legu pli en la retejo de UEA

 

(el UEA)

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments