El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Konsilia kunveno de la Xinxiang-a Esperanto-Asocio, Henan, Ĉinio

| 2017-02-03
Bookmark and Share
 

    La 21-an de januaro okazis kunveno de la konsilio de Xinxiang-a Esperanto-Asocio en la provinco Henan, meza Ĉinio. En la kunveno, la estroj de la asocio resumis pri la laboroj de 2016 kaj faris planon por la kuranta jaro. La kunveno estis prezidita de profesoro Gao Qi, vicprezidanto de la konsilio. En ĝi parolis Liu Jiahe, konsilia prezidanto, Wang Baosheng, ĝia vicprezidanto, kaj Jia Rongxia, ĝia ĝenerala sekretario.

 

 

    En 2016, la asocio finplenumis du taskojn: unue, ĝi partoprenis en la Esperanta forumo de kvin provincoj kaj urboj, okazinta en Hangzhou. En ĝi membroj de la asocio estis premiitaj pro siaj artikoloj kaj prezentadoj; due, ĝi organizis en sia urbo la unuan Esperanto-kongreson de la provinco Henan, tio estis alte taksata de ĝia supera organizo Henan-a Esperanto-Asocio. Tiu aktivado antaŭenpuŝis la E-movadon de la tuta provinco.

 

    La asocio stariĝis en la 15-a de junio 1985. Ĉiujare ĝi okazigas en Xinxiang-a Universitato prelegojn pri Esperanto. Ĉirkaŭ 4 mil personoj kontaktis esperantujon dank'al la klopodado de la asocio. La asocio ankaŭ okazigis internacian E-kunvenon kaj multfoje sendis reprezentantojn al la tutlanda E-kongreso. Multaj el ĝiaj membroj partoprenis en UK kaj Azia Kongreso de Esperanto kaj aliĝis al UEA.

 

Raportita de Liu Jiahe

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments