Quanzhou, unu semajno post la Azia Kongreso de Esperanto

| 2017-02-03
Bookmark and Share

    Mi diversfoje vojaĝis al urboj por partopreni en kongresoj de Esperanto, kaj post la hejmenreveno foje mi cerbumis pri kia estis la kongresurbo post la kongreso. Mi kredas, ke mi ne estas la nura homo en la mono kun tiu scivolemo: oni rememoras la tagojn en la urbo kaj pensas: Ĉu hodiaŭ pluvas tie? Ĉu estis aldonitaj novaj ornamaĵoj surstrate? Ĉu oni finkonstruis la metrostacion kiun mi vidis survoje?

 

Virino bruligas incenson en Kaiyuan-templo, fama vidindaĵo de Quanzhou
 

    Reviziti iun lokon ĉiam estas interesa sperto, kaj mi pensas ke en Ĉinio tiu sperto estas eĉ pli interesa, ĉar la urba pejzaĝo konstante ŝanĝiĝas ne nur pro naturfenomenoj, sed ankaŭ pro la vigla ritmo de konstruado: oni revenas al urbo post unu jaro kaj trovas straton kun tute malsama aspekto.

 

    Mi ne partoprenis la Azian Kongreson de Esperanto en Quanzhou, kiu okazis komence de novembro, sed vizitis la urbon post iom pli ol semajno ekde la fino de la kongreso. Mi ofte pensis pri la kongresanoj, jam revenintaj hejmen, ĉu ili estus rememorantaj la tagojn en Quanzhou? Ĉu ili estus pensantaj pri la urbo? Dezirante scii pri kio okazis tie post la kongreso? Mi estis ĝuste tie, kaj mia sperto pri la urbo estis alia ol tiu, kiun havis kongresanoj.

 

    Mi kredas ke la urbo malmulte ŝanĝiĝis inter la kongreso kaj mia vizito. Mi, kiel membro de delegitaro, atingis ĝin per buso, vespere de la sama tago, kiam mi vizitis la vilaĝon Songkou kaj konatiĝis kun afablaj vilaĝanoj. Mi estis laca kaj malsata pro la longa busvojaĝo, kaj iris rekten al restoracio kie okazas artaj prezentaĵoj dum la manĝo, kaj la programo estis tre bunta, inkludis operon, marionet-ludadon, kung-fu-prezentadon, muzikon kaj dancojn.

 

Bela tegmenta ornamaĵo en Quanzhou
 

    Post tiu mirinda evento, estis jam malfrue kaj mi iris hotelen por duŝiĝi kaj dormi. Sekvmatene mi vekiĝis tre frue por viziti la urbon dum la tago kaj post-tagmeze iri al la urbo Xiamen, nur por de tie flugi Pekinen. Entute mi restis en Quanzhou dum malpli ol unu tago.

 

    Mia unua sperto en la urbo estis vespermanĝo, cetere tre agrabla kaj bone aranĝita. La manĝaĵo estis aranĝita sur bufedo laŭ memserva sistemo. Tamen ĉiuj sidiĝis en tradiciaj ĉinaj rondtabloj ĉirkaŭ la podio. La prezentaĵoj estis altnivelaj kaj la spektantaro estis ravita de ili. Malgraŭ tio, ke ni estis tre malsataj, ni dum longa tempo restis spektantaj la prezentaĵojn sen eĉ pensi pri manĝo, dum kelkaj homoj estis jam manĝantaj.

 

    Post prezentadoj de danco kaj muziko, venis marioneta prezentaĵo. Mi jam antaŭe aŭdis kaj legis tre bonajn komentojn pri tiaj prezentaĵoj en kelkaj ĉinaj provincoj, kaj cetere en 2012 mi estis ravita de pupteatraĵo kiun mi spektis dum IJK en Hanojo. Kompreneble la ĉina pupteatro estas malsimila al la vjetnama, kaj mi rekomendas al turistoj en Azio, ke ili klopodu vidi ambaŭ spektaklojn, tre malsamaj, tamen ambaŭ tre belaj kaj interesaj: la vjetnama estas surakva, oni ne vidas homojn manipulante la marionetojn, kiuj aspektas esti vivantaj estaĵoj. La ĉinaj prezentaĵoj estas pli similaj al tiuj, kiujn ni vidas en aliaj kontinentoj, sed la lerteco de la pupisto estas mirinda: pupoj kapablas kapti aferojn sur la planko, bicikli, munti kaj malmunti la biciklon, ĉio tre proksime de la spektantaro, sen bezono de speciala podio aŭ artifikoj.

 

Marioneta prezentaĵo dum vespermanĝo en Quanzhou
 

    Sekvis ĝin prezentaĵojn de Liyuan-opero kaj sud-shaolina kungfuo. Ambaŭ prezentaĵoj tre plaĉis al mi, sed pensigis min pri tio, ke mi dum mia unua jaro loĝanta en Ĉinio ne sufiĉe ĝuis la kulturan vivon de la lando. Mi ankoraŭ ne vizitis pekinan operon, kunqu-operon nek vidis kungfu-prezentaĵojn en Pekino. Mi sentas, ke mi devas pli ofte fariĝi turisto en mia propra urbo, kaj dum la sekvaj semajnfinoj ekde mia reveno Pekinen mi pli ofte promenis dum semajnfinoj, vizitis templojn, ĝardenojn kaj aliajn turismejojn, kaj tio tre plaĉis al mi.

 

    Poste ankoraŭ estis prezentaĵoj de tradiciaj kostumoj, Nanyin-perkutado, alia pupteatraĵo kaj, finfine, folklora danco minnan, tipa de la suda parto de Fujian-provinco. Kune kun nia ĵurnalista delegitaro estis multaj fakuloj pri turismo, de Ĉinio kaj ankaŭ eksterlando, kaj evidente tiu prezentaĵo estis pensita por turistoj kiuj vizitas la urbon. Mi iugrade evitas turismocelajn prezentaĵojn, ĉar ili ofte reduktiĝas al steretipojn por plaĉi al la turisto, kaj tion mi diras pro mia sperto en Brazilo kaj kelkaj aliaj landoj, sed tiu prezentaĵo ŝajnis al mi tre konvena por eksterlandano vizitante Fujian, ĉar en ne longa tempo oni povas konatiĝi kun diversaj elementoj de la loka kulturo, kaj la prezentaĵo ne ŝajnis al mi turista trompilo, sed klopodo montri al turistoj la lokan kulturon kia ĝi estas.

 

Incenso bruliĝas antaŭ statuo de Laozio
 

    Matene de la sekva tago ni vizitis belan parkon, kie troviĝas fama statuo de Laozio, antikva ĉina filozofo eksterlande malpli konata ol Konfuceo, tamen tre konata kaj respektata en Ĉinio, skulptita sur roko. Malantaŭ la statuo troviĝas la monto Qingyuan.

 

    Laozio estas fondinto de taoismo kaj estas adorata kiel diaĵo en kelkaj ĉinaj religioj. Pro tio ekzistas altaro antaŭ tiu statuo kaj milda odoro de bruliĝanta incenso disiĝas tra la tuta loko, kiu estas vasta kaj kun freŝa venteto. Homoj venas por preĝi kaj bruligi incenson antaŭ la statuo, dum turistoj enviciĝas por havi foton antaŭ la fama vidindaĵo. La loko estas ĉirkaŭita de bela ĝardeno bone zorgata, en kiu troviĝas pluraj specioj de ĉinaj plantoj, kun ŝildoj klarigante iliajn nomojn en la ĉina lingvo kaj ankaŭ sciencajn nomojn laŭ internacia botanika normo (alivorte, en la latina).

 

    Ni ankaŭ vizitis la faman templon Kaiyuan, fama pro siaj belaj turoj kaj ornamaĵoj. Tre plaĉas al mi vojaĝi al aliaj ĉinaj provincoj por rigardi iliajn malsamajn arkitekturajn tradiciojn: Pekino havas multegon da belaj vidindaĵoj, sed post viziti kelkajn templojn kaj palacojn turisto enuiĝas, ĉar ĉiuj vidindaĵoj same aspektas: samaj koloroj, konstruadtekniko, ornamaĵoj, stilo, ktp. En tiu momento oni preferinde vizitu la Ĉielan Altaron, kiu havas radian anstataŭ dulateran simetrion, aŭ Grandan Muron aŭ hutongon, kiuj havas alian aspekton ol tiu de la antikvaj palacoj kaj temploj. Kompreneble ankaŭ indas konatiĝi kun la nuntempa arkitekturo de la urbo, kaj la stadionoj konstruitaj por la olimpikoj estas bona loko por tio.

 

Bela turo en la templo Kaiyuan
 

    La templo Kaiyuan estas tre bela kaj mi miris pri ĝia arkitekturo, tre malsama ne nur ol la pekina, sed ankaŭ al tiu, de la aliaj lokoj kiujn mi vizitis en Fujian. Ŝajnas al mi ke en tiu provinco kunekzistas pli ol unu arkitektura stilo, ĉu eble rezulte de pluretna socio? Ĉu pro la delonga vigleco de internacia komerco per la mara silka vojo, kiu portis influojn el eksterlando? Mi bezonas multe lerni pri la historio de Fujian-provinco ĝis esti kapabla respondi tiun demandon, sed la arkitektura diverseco de tiu provinco estas mirinda kaj tre plaĉis al mi.

 

Fanfaro survojas al la ĉefplaco, kie dancistinoj atendas
 

    La lasta parto de nia vizito estis tre agrabla surprizo: ni iris al fiŝkaptista vilaĝo. Nin estis atendanta virina fanfaro. Ili faris du vicojn kaj ni devis iri inter ili. Poste la fanfaro iris malantaŭ ni. En tiu momento mi memoris pri mia vizito al Srilanko en 2014, okaze de la Monda Junular-konferenco: en ĉiu loko, kie ni alvenis, estis du vicoj de muzikistoj ĉirkaŭ nia vojo por bonvenigi nin per muziko. Ĉu koincido, ke en ambaŭ landoj troviĝas tiom simila kutimo por bonvenigi vizitantojn, aŭ ĉu tiu kutimo estas populara en pli vasta regiono ol mi antaŭe imagis? Denove mi faris demandon, kiun mi ne kapablas respondi, sed kies respondon mi daŭre serĉas.

 

Domo farita de konkoj: daŭripovas arkitekturo kreita de fiŝkaptistoj!
 

    Post nia alveno al la ĉefa placo de la vilaĝo, kie aliaj virinoj estis dancantaj en tradicia kostumo, ni vidis prezentaĵon de la fanfaro kun la dancistinoj. Antaŭ la placo troviĝas bela budhisma templo kaj en la ĉirkaŭaĵoj mi vidis plurajn virinojn deŝeligante marmoluskojn aŭ elskvamigante fiŝojn. Kie estis la viroj? Supozeble for de tie, en fiŝkaptado. Ni promenis tra la stratoj de la vilaĝo, evidente reformita antaŭ ne longe, verŝajne por turisma celo. Speciale interesa afero en tiu vilaĝo estas la konstruad-tekniko: post apartigi moluskojn disde siaj konkoj, restas multego da konkoj surloke, kaj mapaperigi ilin ne estas facila tasko. La vilaĝanoj, do, inventis utilon por la konkoj: per aldonado de konkoj al betono eblas konstrui murojn kaj domojn. Cetere multaj fasadoj estas ornamitaj de konkoj, kaj tiel vilaĝanoj ne nur monŝparas en konstruado kaj riparado de siaj loĝejoj, sed ankaŭ ne bezonas forsendi la konkojn kiuj akumuliĝas tie.

 

Virino vendas fiŝojn surstrate
 

    Finfine ni atingis la ĉefstraton, kie la trafiko estas densa kaj la komerco intensa: ĉe ambaŭ flankoj de la avenuo troviĝas budoj de vendistoj kun freŝaj fiŝoj, kraboj, salikokoj, marmoluskoj, ktp. Tie troviĝas fiŝoj konservataj sur glacio, tamen vivantaj fiŝoj estas pli kutimaj, ilin oni tenas en siteloj kun akvo por ke la aĉetanto povu certiĝi pri ĝia freŝeco. Similan teknikon mi vidis en Tianjin kaj ankaŭ en Hanojo, sed en Brazilo oni nur konservas la fiŝon vivanta se la celo estas bredi ĝin. Al mi tre plaĉas tiu azia kutimo, verŝajne pli bona por la sano ol la prezervado de la viando per glacio. Cetere tio estas pli daŭripova, oni ŝparas multegon da glacio per la uzo de tiom simpla tekniko.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments