El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Komenciĝis E-kurso por infanoj en Zhejiang-provinco, Ĉinio

| 2017-02-04
Bookmark and Share
 

    Antaŭtagmeze de la 14-a de januaro, okazis malferma ceremonio de E-kurso por infanoj en la centra elementa lernejo de la urbeto Fenghui sub la urbo Shaoxing de la provinco Zhejiang, sudorienta Ĉinio. La kurso estas organizita de la urbeta registaro kaj la Zhejiang-a Esperanto-Asocio. 21 lernantoj de la elementa lernejo eklernas la Internacian Lingvon en la kurso.

 

    En la ceremonio, Zhu En, vicprezidanto de la asocio, diskonigis al la ĉeestantoj la organizadon de la kurso.

 

 

    Bao Lin, vicprezidanto de la asocio, donacis al la kurso Esperantajn albumojn por infanoj kaj Esperantajn poŝtmarkojn metitajn en kadro farita de li propramane. Li ankaŭ donacis al ĉiuj lernantoj kaj ĉeestantoj memorigajn poŝtmarkojn eldonitajn de Ĉinio en 1987 celebre al la 100-a datreveno de la naskiĝo de Zamenhof.

 

 

    Zhu En faris prelegon titolitan "Esperanto, lingvo de espero". En ĝi li klarigis al la lernantoj pri Doktoro Zamenhof, fono pri naskiĝo de Esperanto, interna idealo de la lingvo, E-movado en kaj ekster Ĉinio kaj tiel plu.

 

    Posttagmeze de la sama tago, komenciĝis la unuaperioda lernado en la kurso. En la 18-a de januaro, finiĝis la komenca lernado. Oni okazigos la sekvapaŝan lernadon en marto.

 

Raportita de Lu Shouxian

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments