El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona amaskomunikilo: ĉina-eŭropa kargotrajno kreas novajn komercajn oportunojn

| 2017-02-04
Bookmark and Share
 

    Usona amaskomunikilo informis, ke usona prezidento Donald Trump deklaris retiron de Usono el la komerca interkonsento Trans-Pacifika Partnereco, dum la ĉina registaro forte defendis liberan komercon kaj tutmondiĝon. Trump asertis, ke la komerca politiko de Pekino malutilas al la usona ekonomio. Ŝajnas, ke la opinioj de Ĉinio, Usono kaj Eŭropo pri komerco estas pli kaj pli diferencaj.

 

    La retejo Voĉo el Usono raportis en la 25a de januaro, ke la unua regula kargotrajno el Ĉinio jam atingis Londonon, kaj tio markis la plej novan mejloŝtonon de la ambicia plano de Ĉinio pri revivigo de la antikva Silka Vojo kunliganta Eŭropon kaj Azion.

 

    Ĝi raportis, ke la trajno kun 68 konteneroj ŝarĝitaj per hejmaj necesaĵoj, vestoj, ŝtofoj, sakoj kaj kestoj kuris 12 451 kilometrojn dum 18 tagoj tra Kazaĥio, Rusio, Belorusio, Pollando, Germanio, Belgio, Francio, la Manika Kanalo kaj fine atingis Londonon en planita tempo.

 

    Philippa Edmonds el la brita organizo Movado por Plibonigo de Transporto diris: "Tio estas duoble pli rapida ol martransporto kaj povas ludi gravan rolon, ĉar fervoja transporto estas pli pura kaj bonpreza ol aertransporto, kaj la poluo estas 20-oble malpli granda."

 

    Laŭ la raporto, la graveco de la trajno estas pli granda ol ĝia kargo. Analizisto diris, ke la historia vojaĝo komunikis ankaŭ politikan informon, ke Ĉinio malfermas novajn komercajn itinerojn al alilandaj merkatoj. La kargotrajno el Ĉinio povas servi al 15 eŭropaj urboj, kaj tio estas parto de la pekina projekto "La Zono kaj Vojo".

 

    Yu Jie el la Esplorcentro pri Diplomatio kaj Internacia Strategio de la Londona Lernejo de Ekonomiko kaj Politika Scienco diris: "La kargotrajno estas bona transportilo por ĉinaj fabrikantoj kaj povas helpi al la ĉina komerca rondo restarigi fidon."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments