El Popola Ĉinio>头条新闻>

Mjaŭ-oj en tradicia kostumo celebras sian feston en Guizhou, Ĉinio

| 2017-02-06
Bookmark and Share

    La 5-an de februaro, en la vilaĝo Wanzhai sub la gubernio Danzhai de la provinco Guizhou, sudokcidenta Ĉinio, okazis la celebrado de la festo Wanghui de mjaŭ-nacio. Ĉirkaŭ dek mil mjaŭ-oj de la vilaĝo mem kaj de najbaraj vilaĝoj dancadis en tradicia ceremonia kostumo en la akompana ludo de luŝeng-oj (ĉina blovmuzikilo el arundaj tubetoj kun po unu anĉo), bonvenigante la alvenantan printempon.

 

Mjaŭ-aj junulinoj dancas luŝeng-dancon.
 
Mjaŭ-aj junulinoj dancas luŝeng-dancon.
 
Mjaŭ-aj junulinoj dancas luŝeng-dancon.
 

    Luŝeng-danco ricevis sian nomon pro la akompana blov-instrumento luŝeng-o kaj pro tio, ke dancas la muzikanto mem. Ĝi estas la plej konata kaj vaste dancata popoldanco de la nacimalplimultoj en suda Ĉinio, kaj estas la plej ŝatata dancarto de mjaŭ-oj. Ĝia historio estas longa je almenaŭ du mil jaroj.

 

Mjaŭ-aj junulinoj kolektiĝas.
 
Mjaŭ-aj junulinoj kolektiĝas.
 
Mjaŭ-aj junulinoj kolektiĝas.
 

    La festo estas granda ceremonio de mjaŭ-oj de la gubernio Danzhai por celebri la Printempan Feston. La festado ĉiujare daŭras dum la tuta unua monato laŭ la ĉina luna kalendaro. Kiam venas la festo, mjaŭ-oj, profite de la longdaŭra festado kaj riĉaj aranĝoj, vizitadas parencojn kaj amikojn, kaj vestas sin en la nacia kostumo por fari prezentaĵojn.

 

Mjaŭ-oj en ceremonia kostumo
 

    La gubernio Danzhai troviĝas en la sudorienta parto de Guizhou. Tie kolektive vivas pluraj nacioj kaj mjaŭ-oj okupas 85.57% de la tuta loĝantaro. Danzhai posedas longan historion de la kulturoj de nacimalplimultoj, kaj precipe tiu de mjaŭ-oj ĉi tie estas tre riĉa, konservas la originan formon kaj reprezentas la kulturon de mjaŭ-oj en tiu ĉi parto de la provinco.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments