El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Nova redaktoro-paro por la revuo "Esperanto"

| 2017-02-07
Bookmark and Share
 

    Unuafoje en la historio de la revuo Esperanto, ĝi oficiale havos du redaktorojn, la geedzan paron Dima Ŝevĉenko (31) kaj Anna Striganova (29). Tiel decidis la Estraro de UEA, kiu intervjuis ankaŭ du aliajn bonajn kandidatojn por sekvi Attila Kaszás en tiu grava posteno.

 

    Ni estis tre impresitaj de la propono, per kiu Dima kaj Anna kandidatiĝis, komentas la Prezidanto de UEA, d-ro Mark Fettes. Ili kune disponas pri granda gamo de kapabloj, ne nur pri la enhava redaktado, sed ankaŭ pri grafiko kaj enpaĝigo kaj pri la reteja flanko de la revuo. Tiu kombino de fortoj ŝajnas al ni tre promesplena.

 

    Ambaŭ homoj laboras parttempe ĉe la prestiĝa Rusia Universitato de Amikeco inter la Popoloj en Moskvo, kie ili studis ĵurnalismon (Dima) kaj literaturon (Anna) ĝis nivelo de magistriĝo kaj jam preparas doktorajn disertaciojn por defendo. Ĉe Dima, denaska esperantisto, la diplomverkoj ĉiam rilatas al Esperanto kaj ĝia loko en la mondo de amaskomunikiloj. Interreto grave rolas en ilia nuntempa laboro, ĉu en praktika laboro pri la retejo de la Filologia Fakultato, ĉu kiel instrutemo kaj esplorobjekto. Kvinjara laboro ĉe la rethotela kompanio "masterhost" donis al Dima multajn teknikajn konojn sur tiu kampo.

 

    En Esperanto, ili estas konataj kiel la gvidantoj de la grava eldonejo Impeto, kiun fondis en 1992 la gepatroj de Dima, Aleksandr kaj Elena Ŝevĉenko (kune kun Dimitrij Perevalov). De tiu tempo la eldonejo aperigis pli ol 300 librojn en Esperanto kaj la rusa lingvo. Post la forpaso de la fondintoj (Aleksandr en 2012, Elena en 2015), Dima kaj Anna sukcese pluportas la torĉon. Per tiu okupo ili lernis multe pri tekstoredaktado kaj enpaĝigo, same kiel pri la interesoj kaj preferoj de la Esperanta libromerkato. Ili estas aktivaj en la moskva Esperanto-movado, kie ili organizis plurajn popularajn aranĝojn. Ili kunlaboras ankaŭ pri instruado de Esperanto en diversaj medioj.

 

    Anna kaj Dima transprenos la revuon ekde la aprila numero 2017. Kune kun la preparado de sia unua numero, ili planas krei modernan retejon de la revuo, kiu celos interagi kun la abonantoj kaj aŭtoroj, kiel ili proponis en sia kandidatiĝa letero. Tia integriĝo de la tradiciaj paperaj eldonaĵoj en la interretan mondon estas por ili aparte interesa, teorie kaj praktike. Aldonas Fettes: Tio plene kongruas kun niaj planoj por la evoluigo de UEA. Retaj servoj estas grava parto de nia strategio por kreskigi kaj aktivigi nian membraron, kaj ni vidas kernan rolon por la revuo kaj ĝia retejo. Ni antaŭĝojas kunlabori kun la novaj redaktoroj por realigi tiun vizion.

 

(Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments