El Popola Ĉinio>头条新闻>

Germana Industria kaj Komerca Asembleo: Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Germanio

| 2017-02-08
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de Chinaminutes, kiel la monda granda eksportada lando, Germanio nun estas ĉe turnopunkto en la historio. Statistikoj montras, ke Ĉinio jam anstataŭis Usonon kiel plej granda komerca partnero de Germanio.

 

    Germana Industria kaj Komerca Asembleo raportis en la 27-a de januaro, ke laŭ plej nova donitaĵo, Ĉinio jam superis Usonon kaj fariĝis la plej granda komerca partnero de Germanio, dum Francio okupas la duan lokon kaj Usono falis al la tria.

 

    Volker Treier, vic-ĝenerala direktoro de Germana Industria kaj Komerca Asembleo rimarkigis, ke por la unua fojo Ĉinio anstataŭis Usonon kaj fariĝis la plej grava komerca partnero de Germanio.

 

    Estis raportita ankaŭ, ke la releviĝo de Ĉinio havas gravan signifon por plibonigi la malviglan eksportadon de Germanio. La kreskado de ĉina ekonomio profitas ĉefe de forta subteno de la ĉina registaro per investo en infrastrukturo kaj politikoj cele al faciligo de bankaj monpruntoj.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments