El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj 5A-klasaj turismejoj estos ekipitaj per unuseksaj necesejoj

| 2017-02-08
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la Ĉina Ŝtata Turisma Administracio en la 4-a de februaro, la ĉinaj turismaj vidindejoj klasifikitaj kiel 5A-klasaj devos ekipi sin per unuseksaj necesejoj, t.e. necesejoj komunaj por geviroj. En 2017 estos instalitaj 604 unuseksaj necesejoj, inter kiuj estos 271 nove konstruitaj kaj 333 transformitaj.

 

 

    En Kantono okazis la konferenco pri "revolucio de necesejoj" por 2017. Laŭ informoj de ĉi tiu konferenco, unuseksaj necesejoj, kiel alternativoj al la laŭsekse apartigitaj necesejoj, estas instalataj por personoj ne tute kapablaj prizorgi sin, ekzemple: maljunuloj, beboj kaj malgrandaj infanoj kaj tiuj kiuj bezonas helpon de aliaj en necesejo. La konstruado de unuseksaj necesejoj ne nur helpas plibonigi publikajn servojn de la turismejoj, sed ankaŭ reflektas zorgon de la "revolucio de necesejoj" al homoj en postulo.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments