El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio fariĝos la plej granda merkato de vintraj sportoj en la mondo

| 2017-02-09
Bookmark and Share
 

    Laŭ la aŭstra tagĵurnalo Der Standard, en la estontaj 20 jaroj Ĉinio fariĝos la plej granda merkato de la vintraj sportoj kaj eĉ de la tuta sporta industrio. Depost la nomumo de Ĉinio kiel la gastiganto de la vintraj olimpikaj ludoj en 2022 multaj ĉinoj, aparte la junaj, pli kaj pli interesiĝas pri la vintraj sportoj. Ili pensas, ke tiaj sportoj estas la simboloj de la altnivela vivo.

 

    Grober, la respondeculo de ISPO -- la monde plej granda foiro de sportaj ekipaĵoj kaj vestoj kun stabejo en Munkeno, kredas, ke la merkato de la vintraj sportoj en Eŭropo tendencas al saturiĝo kaj oni turnas atenton al Ĉinio, kiu plej probable fariĝos la estonta merkato por la sportaj varoj. Pri tio konsentas ankaŭ Adidas, fama fabrikanto de sportaj produktoj.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments