El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio: terkulturado fariĝos preferata profesio

| 2017-02-09
Bookmark and Share
 

    La 5-an de februaro, estis publikigita dokumento kun la titolo Proponoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pri Profundigo de Reformado de Proviz-flanka Strukturo de Agrikulturo kaj Rapidigo de Kulturado de Nova Kineta Energio por Disvolvo de Agrikulturo kaj Kamparo.

 

    Tang Renjian, vicestro de la Centra Gvid-grupo pri Kampara Laboro kaj direktoro de la Centra Oficejo pri Kampara Laboro, diskonigis, ke oni devas per reformado antaŭenpuŝi transformon de agrikultura kaj kampara disvolvo, de troa dependeco de resursa konsumado kaj kontentigo de kvanta postulo al pli da atento pri daŭripova verda ekologio kaj kvalita postulo, por altigi agrikulturan avantaĝon, kamparanajn enspezojn kaj kamparan verdecon. Tang Renjian diris: "Oni devas fari la kamparon alloga loko, agrikulturon dezirata industrio kaj terkulturistojn preferataj profesiuloj."

 

    Reformado de proviz-flanka strukturo

 

    La proponoj montras, ke nuntempe la ĉefa konflikto de agrikulturo transformiĝis de nesufiĉeco de la totala kvanto al struktura problemo, kun perioda supera kaj nesufiĉa provizado kiel ĉefa trajto, kaj proviz-flanko kiel ĉefa flanko.

 

    Tang diris, ke la kerno de reformado estas reguligi la rilatojn inter registaro kaj merkato kaj realigi jenajn tri aktivigojn:

 

    Aktivigo de merkato. Profundigi reformadon de preza mekanismo de grenoj kaj aliaj gravaj agrikulturaj produktoj, kaj sistemon pri ilia rezervado, perfektigi sistemon de subvenciado al agrikulturo kaj aliajn gravajn rimedojn.

 

    Aktivigo de elementoj. Reformi mekanismon pri financa subteno al agrikulturo, rapidigi renovigon de kamparaj financoj, profundigi reformadon de sistemo pri kolektiva proprietaĵo, esplori starigon de garantimekanismo de tero por agrikultura kaj kampara disvolvado kaj aliaj gravaj politikoj.

 

    Aktivigo de entoj. Kulturi novtipajn agrikulturajn entojn entreprenadajn kaj servajn, profiti kamparajn homfortajn resursojn kaj allogi diversajn talentulojn por renovigi la kamparon.

 

    Dividi produktajn kaj protektajn zonojn de gravaj agrikulturaj produktoj

 

    La proponoj konstatas, ke Ĉinio perfektigos produktaĵan kaj industrian strukturojn kaj penados por altigi kvaliton kaj avantaĝon de agrikulturo. Oni plu perfektigos distribuon de agrikulturaj regionoj, faros planon pri funkcio-zono kaj distribuo de avantaĝaj agrikultur-produktoj, science kaj racie dividos produktajn zonojn por rizo, tritiko, maizo, kaj protektajn zonojn por sojfabo, kotono, kolzosemoj, sukerkanoj, natura kaŭĉuko kaj aliaj gravaj agrikultur-produktoj, kaj starigos arkivon kaj fotobankon de la terpecoj en tiuj zonoj por informa kaj preciza administrado.

 

    La dokumento ankaŭ temas pri alia bona rimedo. Tang Renjian diris, ke nun estas tre ganda la postulo de tero pro la naskiĝo de novaj industrioj pri distra agrikulturo, turismo kaj ĝuo de la maljuneca vivo en la kamparo. Pro tio, la proponoj klarigis subteni kunfandiĝan disvolvon de turismo kaj ĝuo de maljuneca vivo en kamparo kaj la sektoro serva, per regado de vilaĝoj, ordigado de terpeco uzata por domkonstruado, kaj manieroj pri akci-aĉeto kaj kunentreprenado.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments