Ĉefpaĝo> El Popola Ĉinio> Usui Hiroyuki

Mia vizito al Tajlando (I): ĝia movada flanko

| 2017-02-10
Bookmark and Share

de USUI Hiroyuki

 

    De la 10-a ĝis la 17-a de januaro ĉi-jare mi vizitis Tajlandon dank' al la afabla invito de Kampo TANAKA Kazuki, japana esperantisto nun loĝanta en la lando, kaj same dank' al la flugbileta subvencio de la Komisiono pri Azia Esperanto-Movado (KAEM) de UEA. La komisiono promesis repagon de la flugkosto kondiĉe, ke mi instruu en la Verda Lernejo, internacia lernokunsido de Esperanto, kiu estis planita de la 13-a ĝis la 15-a de januaro.

 

La Verda Lernejo havis lokon en la gastejo Taewez, kies bluan domon vi vidas en tiu ĉi foto.
 
Komuna Foto de la Verda Lernejo, farita tuj post la ferma ceremonio (foto de la fejsbuka konto de Warut Bunprasert)
 

    La komenco: Kampo al Tajlando

 

    Kampo estas samaĝa kiel mi, kaj estas oficisto de la Impost-Oficejo en Osaka. Estas plia komuneco inter ni du: en Japanio mi estis oficisto de loka registaro en Tokio, kaj Kampo estas oficisto de la centra registaro. Antaŭ iom pli ol du jaroj Kampo profitis de ĵus establita koncerna sistemo kaj petis dujaran, sensalajran forpermeson de la laborejo por akompani sian edzinon, Yuri, kiu estas instruistino kaj estis siavice decidinta iri al Tajlando por instrui en la japana lernejo en Bangkoko.

 

    Tra fejsbuko mi estis de tempo al tempo informita pri lia ekloĝo en la ĉefurbo de Tajlando, kaj pri la iom-post-ioma revigligo de la movado tie, kiun li komencis entrepeni. Oni diras, ke jam antaŭ la unua mondmilito en Bangkoko aktivis Esperanto-grupo. Post la dua mondmilito Marcel Perray, franca katolika pastro, persiste klopodis disvastigi Esperanton en la lando, sed tiu klopodo malfacile alportis kontentigan rezulton parte pro tio, ke multaj tajlandanoj kredis, ke Esperanto estas afero de komunistoj. Mi mem memoras, ke en la 1980-aj jaroj mi, kiel komencanto, vidis la nomon de Marcel Perray en la jarlibro de UEA. En 1989 kaj 1990 la pola esperantisto Joachim Werdin okazigis kursojn en la ĉefurbo de Tajlando kun la helpo de Perray kaj aliaj, fondiĝis klubo, sed post lia foriro stagnis la agadoj.

 

    Kampo aktivas kaj altiras al si esperantistojn

 

    Jen do la konciza antaŭhistorio. La historio de la nunaj aktivecoj komenciĝis antaŭ du kaj duona jaroj, kiam Kampo faris sian decidon ekloĝi en Bangkoko. Li mem poste skribis en la organo de la Kansaja Ligo de Esperanto-Grupoj, ke Inumaru Fumio, vicprezidanto de KAEM, tuj petis lin esplori pri la eblo relanĉi la movadon en Tajlando. Tiam estis konata nur la kontakt-adreso de Mark Starrs, delegito de UEA en la urbo Chonburi apud Bangkoko. Instaliĝinte en la nova urbo Kampo ne nu konktatis tiun aŭstralian samideanon sed ankaŭ ŝanĝis la fejsbukan indikon de loĝloko al "Bangkoko". Baldaŭ kontaktis lin tajlanda junulo, Warut Bunprasert, kiu memlernis Esperanton. Kaj poste partoprenis en la kurso en 2015 priparolota ĉi-sube kaj komencis aktivi alia junulo, Mateo aŭ Wongsakorn Teerakanok, kiu ankaŭ pli frue jam komencis aŭtodidakte lerni la lingvon. Kaj jen kaj jen oni malkovras ankaŭ, ke en la urbo loĝas pliaj eksterlandaj esperantistoj.

 

(De maldekstre) Warut Bunprasert, Kampo TANAKA Kazuki kaj mi (foto de la fejsbuka konto de Warut Bunprasert)
 
Maldekstre la tajlanda junulo Mateo (Wongsakorn Teerakanok) kun Ĝojo (Tran Hoan) el Vjetnamio apude, en foto farita dum mia supera klaso
 
La dua de dekstre estas Lise Golomb (foto de la fejsbuka konto de Warut Bunprasert)
 

    La avantaĝo de Tajlando certe estas, ke la lando estas turisme tre alloga, kaj kvankam ni ofte tute ne konscias pri tio, ke inter la eksterlandaj turistoj vizitantaj la landon en granda nombro sin kaŝas esperantistoj. La ĉi-foja aranĝo okazis en la gastejo Taewez pro la perado de Lise Golomb, franca esperantistino, kiu jam antaŭe vizitis Tajlandon kaj gastis tie, kaj ĉi-foje afablis konvinki la mastrinon de la gastejo, ke ĉe ŝi okazu la esperantista renkontiĝo. Lise mem partoprenis la Verdan Lernejon, parenteze. Se la movado ĉi tie prosperus, oni povus okazigi turisme allogajn Esperanto-aranĝojn kaj altiri multe da eksterlandaj esperantistoj, kiel tion sukcese faras la nepalaj gesamideanoj per la Himalajaj Renkontiĝoj.

 

    Inerto espereble maldaŭrigota

 

    En julio 2015 Tatjana Loskutova el Rusio, en januaro 2016 Márkus Gábor el Hungario vizitis Tajlandon por instrui Esperanton en la universitato Srinakharinwirot. Márkus Gábor ripetis la samon ĵus antaŭ la Verda Lernejo en alia universitato: la Teknologia Universitato Reĝo Mongkut ĉe Thonburi. Dum disvolviĝis diversaj agadoj por Esperanto, en la lasta jaro Warut kaj Mateo partoprenis en la 4-a Somera Renkontiĝo de la Vjetnama Esperantista Junulara Organizo. Ili ekdeziris okazigi ion similan ankaŭ en sia propra lando, kaj jen ilia revo realiĝis. Kio do sekvos poste?

 

    Dum mia mallonga restado en Bangkoko mi tute ne povis ekscii, kial ĝis nun la esperantaj agadoj en la lando ofte estis tre efemeraj, sed plej probable kuŝas iaj profundaj kialoj socikulturaj. Ni tamen esperu, ke ankaŭ en Tajlando oni povos maldaŭrigi tiun ĉi tradicion de inerto kiel dum la lastaj jaroj oni sukcesas fari tion en tiaj landoj de sudorienta Azio kiaj Indonezio kaj Filipinoj.

 

Enkonduka klaso gvidata de Mark Starrs (plej maldekstre)
 
Meza klaso gvidata de Márkus Gábor (la dua de maldekstre)
 
Mia supera klaso okazis en oficejo de turisma agentejo

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments