El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de Malajzio por 8 sinsekvaj jaroj

| 2017-02-13
Bookmark and Share

    Laŭ raporto pri komercaj datumoj de Ministerio de Internacia Komerco kaj Industrio de Malajzio por 2016, aperigita en la 8-a de feburaro, la komerca sumo inter Ĉinio kaj Malajzio atingis 54.3 miliardojn da usonaj dolaroj kaj kreskis je 4.4% kompare kun tiu de la antaŭa jaro. Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de Malajzio por 8 sinsekvaj jaroj, ekde 2009.

 

    Laŭ la statistikoj, eksportoj el Malajzio al Ĉinio malpliiĝis iomete en 2016. La ĉefaj eksportaĵoj estas grand-kvantaj komercaĵoj, industriaj produktoj, natura likva naftogaso kaj natura kaŭĉuko. Malajzio importis ĉinajn petrolajn, elektronikajn kaj elektrajn produktojn, mekanikajn kaj elektrajn ekipaĵojn kaj pecojn ktp., kiuj konsistigis 20,4% de la totala sumo de malajzia importado, kun kresko je 10.1% kompare kun tiu en la antaŭa jaro.

 

    Huang Huikang, ĉina ambasadoro en Malajzio, diris ke kvankam Vjetnamio superis Malajzion en 2016 kaj fariĝis la ĉina plej grava komerca partnero en sudorienta Azio, Malajzio daŭre estas la plej grava eksportanto por Ĉinio en la regiono.

 

Redaktoro:Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments