El Popola Ĉinio>头条新闻>

En la palaco Malacanang daŭras kursoj pri la ĉina lingvo

| 2017-02-13
Bookmark and Share

    "Kial ĉinoj skribas ideogramon 'feliĉo' por la Printempa Festo?" "Kial ĉinoj inverse gluas kelkajn 'feliĉojn' sur io?" En la periodo de la tradicia Ĉina Novjaro, lernado de la ĉina lingvo furoris en la palaco de filipina prezidento. Komence de februaro, la Konfucea Instituto de la universitato Angeles University Foundation ekinstruis la ĉinan lingvon en la palaco Malacanang al registaraj dungitoj de la Komunikaĵa Oficejo de Prezidento kaj ĝiaj subaj organizoj.

 

La palaco Malacanang
 

    La konfucea Instituto malfermis 4 ĉinlingvajn kursojn en la palaco kaj la oficejo Quezon sub la komunikaĵa oficejo. Ĉeestas ilin sume 127 dungitoj de la oficejoj pri informado, eldonado, presado kaj aliaj. Laŭ la normala laboro de la oficejo, la konfucea instituto faris specialan instruplanon kaj la plano inkluzivas ne nur la lingvan instruadon sed ankaŭ klerigon pri la tradicia kulturo, nuna situacio kaj aliaj aferoj koncernaj al Ĉinio.

 

Kultura aktivado okazigita de la Konfucea Instituto de la universitato Angeles University Foundation
 

    De la lastaj jaroj oni pli kaj pli konsciiĝas pri la graveco de la ĉina lingvo en la filipina socio kaj prizorgas la instruadon de la lingvo. En junio 2014 la ĉefsidejo de la konfucea instituto kaj la supre menciita universitato kune starigis la pedagogian fakon pri la ĉina lingvo kaj sukcese varbis studentojn al ĝi. Inter la ĉefaj universitatoj de Filipinoj tiu ĉi estas la unua fako por elbaki ĉinlingvajn instruistojn. Samtempe la instituto trejnis multajn lokajn instruistojn de la ĉina lingvo por grandigi la nombron de la ĉinlingvaj instruistoj en registaraj lernejoj. La instituto ankaŭ okazigas kursojn kun la celo popularigi la ĉinan lingvon en Filipinoj.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments