Pekina Esperanto-Asocio Tekunvenis post la Printempa Festo!

| 2017-02-14
Bookmark and Share

    La 12-an de februaro okazis en la tetrinkejo Zhengshantang la Printempfesta Tekunveno de la Pekina Esperanto-Asocio. En ĝi partoprenis pli ol 30 personoj el kvar landoj: Ĉinio, Brazilo, Japanio kaj Korea Respubliko.

 

Foto: Pekina Esperanto-Asocio
 

    La evento okazis en tre interesa loko: Zhengshantang-tetrinkejo estas unu el la multaj trezoroj kaŝitaj en pekinaj hutongoj, bela ekzemplero de tipe ĉina loĝejo, kun korto en la mezo. Sur bretoj troviĝas ekspozicio de diversaj ĉinaj teoj kaj aferoj ligitaj al te-kulturo. En la korto troviĝas arbo de la specio Broussonetia papyrifera, nun senfolia pro la vintro, kiu tamen baldaŭ ekfloros kaj denove verdiĝos dum printempo. Zhengshantang ankaŭ funkcias kiel kulturdomo pri ĉinaj tradiciaj pentrarto kaj kaligrafio, sekve specimenoj de tiuj belaj ĉinaj artoj estas facile troveblaj tie, liverante al vizitanto oportunon konatiĝi kun kernaj elementoj de ĉina kulturo.

 

    Printempfesta Tekunveno de Pekina Esperanto-Asocio donis al pluraj esperantistoj oportunon viziti tiun lokon kaj gustumi bonan brunan teon, donacitan de la tetrinkejo, en agrabla etoso. Sur tabloj troviĝis biskvitoj, dolĉaĵoj kaj fruktoj por la esperantisto. Samideanoj gaje trinkis kaj babilis antaŭ la inaŭguro.

 

    La tekunveno komenciĝis per salutparolo de Yu Jianchao, prezidanto de la Pekina Esperanto-Asocio, kiun sekvis elstara prezentado de teceromonio fare de fraŭlino Sima, direktoro de la tetrinkejo, kies lerteco pri teceremonio mirigis la ĉeestantojn.

 

Fraŭlino Sima prezentas teceremonion (foto: Pekina Esperanto-Asocio)
 

    Ŝin sekvis la brazila samideano Rafael Henrique Zerbetto, kiu deklamis la poemon “Arto de vivo en Paroj” omaĝe al ĝia aŭtoro, Prof-ro Zbigniew Galor, kiu forpasis en Pollando komence de la Printempa Festo en Ĉinio. Elstara esperantisto, li pasintjare vizitis Pekinon kaj partoprenis en la 8-a Azia Kongreso de Esperanto en Quanzhou.

 

    Sekvis aliaj prezentaĵoj: reprezentantoj de la Asocio de Komercistoj de la urbeto Baishan, en Jilin-provinco, legis poemojn en la ĉina, kaj la internacia koruso de esperantistoj kantis la kanton La Iamo Longe For en kvin lingvoj, respektive ĉina, portugala, korea, japana kaj Esperanto. Por amuzigi la ĉeestantojn, oni devis solvi enigmojn, kaj premiitoj gajnis teon. Ĝoja, kunordiganto de la filma konkurso “Teo kaj Amo” de Ĉina Radio Internacia, prezentis kelkajn filmetojn de la konkurso.

 

Oficiala foto de la tekunveno (foto: Pekina Esperanto-Asocio)
 

    La etoso estis agrabla. La ĉeestantoj kantis la himnon de Esperanto kaj fine de la evento kuniĝis por komuna foto kaj farado de gratul-video al Seula Esperanto-Kulturcentro pro ĝia 300-a kurso. La programo de ĉi-jara Printempfesta Tekunveno estis pli riĉa ol la pasintjara, tamen pro la densa programo homoj havis malpli da tempo por interbabili, Ĉar ne estis paŭzo. Espereble la venontjara Printempfesta Tekunveno de la Pekina Esperanto-Asocio estos eĉ pli bona.

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments