El Popola Ĉinio>头条新闻>

"Superbakterioj" estos senditaj en la spacon por trovi efikan rimedon mortigi ilin

| 2017-02-14
Bookmark and Share

    En la ĉi-jara Valentena Tago, la Internacia Spaca Stacio ricevos specialan donacaĵon senditan de la usona kompanio SpaceX. La donacaĵo estas du oraj stafilokokoj (staphylococcus aureus) kun la rezistemo al Meticillin, nomataj "superbakterioj".

 

Oraj stafilokokoj. Laŭ la statistiko farita de la Monda Organizo pri Sano en 2016, ĉiujare ĉirkaŭ 700 miloj da homoj mortis pro infektiĝo de "superbakterioj".
 

    Laŭ la raporto farita de rusa amaskomunikilo en la 11-a de februaro, la transportado de la du bakterioj al la spaco en la 14-a de februaro celas, ke la sciencistoj en la stacio povu observi la bakteriojn per pintaj ekipaĵoj en mikrogravito por akiri datumojn, tiel ke oni pli bone konu la rezistemon de tiuj bakterioj kaj ellaboru taŭgan kuracilon kontraŭ ili.

 

    Laŭ la antaŭaj esploroj de NASA, kiam bakterioj vivas en la mikrogravito de la spaco, pliiĝas la rapideco de iliaj kreskado kaj variado. La bakteria proteino koncerna al metabolo fariĝas ege aktiva en la spaco. Cetere, submetite al malaltnivela radiado, specifa(j) geno(j) povas ŝanĝiĝi.

 

    Sciencistoj faris alian esploradon en la rusa spacstacio Mir kaj trovis, ke dum la 40-taga restado en la spaco "la frekvenco de la variado ĉe la specimenaj bakterioj de du- ĝis trioble pligrandiĝis kompare kun tiu dum ilia estado sur la tero."

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments