El Popola Ĉinio>头条新闻>

En Nico, Francio, estis prezentita nemateria kultura heredaĵo de ji-nacieco

| 2017-02-14
Bookmark and Share
 

    La 12-an de februaro estis prezentita en Nico, Francio, la antikva teatraĵo de ji-nacieco Cuotaiji, unu el la naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. Estas la unua fojo, ke la teatraĵo estis prezentita en eksterlando.

 

 

    La prauloj de ji-nacieco kreis la teatraĵon por anticipe forigi katastrofon, elpeli malbonajn spiritojn, bonvenigi bonŝancojn, kaj preĝi por abunda rikolto, por bona sano kaj sekureco de la familianoj. Iom post iom ĝi fariĝis tradicia folklora teatro prezentata dum la Printempa Festo. Oni nomas ĝin "vivanta fosilio" de la ĉina teatro. Ĝia titolo Cuotaiji estas tradukita laŭ la prononco en la ji-nacieca lingvo, kaj ĝi signifas la tempon, kiam iliaj prauloj ĵus fine fariĝis homoj. En la formo de teatraĵo, Cuotaiji reproduktas la procezon, per kiu la homo evoluis de la antropoido. La teatraĵo enhavas diversajn folklorajn elementojn, dancojn kaj ceremoniojn, en kiuj oni donas oferojn al dioj aŭ prapatroj. En 2006 la teatraĵo estis inkludita en la listo de naciaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio. Kaj en 2014, kiam la teatra reĝisoro Huang Xiang surscenigis ĝin, la ĉina Ministerio de Kulturo donis al ĝi la premion Ora Teatraĵo.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments