El Popola Ĉinio>头条新闻>

Konstruotaj tri novaj pavilonoj en Muzeo de la Imperiestra Palaco

| 2017-02-14
Bookmark and Share

    Estos eksponataj dek miloj da fremdlandaj objektoj

 

    La 12an de februaro okazis la centa prelego de Muzeo de la Imperiestra Palaco. Shan Jixiang, direktoro de la muzeo, diris, ke la malfermita areo estos pligrandigita, kaj tri novaj pavilonoj, nome ekspoziciejo de fremdlandaj objektoj, muzeo de arkeologiaj ejoj kaj ekspoziciejo de mebloj el la dinastioj Ming kaj Qing, estos konstruitaj.

 

 

    Post vakigo de la oficejoj de la sekcio pri kultura protektado kaj tekniko en Yanxi-halo, dek miloj da fremdlandaj objektoj estos eksponataj tie. Krome, estis arkeologiaj malkovroj sub la tero dum konstruado por la domo de arkeologia instituto. Ekzemple la malsupra tavolo de la palaco en la periodo de la imperiestro Yongle de la dinastio Ming estis malkovrita en la ruinoj de la orienta korto de Cining-halo. Pro tio la muzeo decidis konstrui muzeon de arkeologiaj ejoj por ke vizitantoj proksime rigardu la ruinojn kaj malkovritajn objektojn.

 

    750 laborantoj translokos siajn oficejojn el la muzeo

 

    Shan diris ankaŭ, ke la muzeo konservas pli ol 6 000 meblojn el la dinastioj Ming kaj Qing, interalie pli ol 80% estas neniam eksponitaj. La korto Nansansuo kiel la plej granda tenejo de la muzeo estas riparata, kaj tie estos eksponataj pli ol 2 400 mebloj el la dinastioj Ming kaj Qing.

 

    Shan diris, ke en la venontaj kvar jaroj la malfermita areo de la muzeo atingos 85,2%, kaj 750 laborantoj, duono el ĝia funkciularo, translokos siajn oficejojn el la muzeo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments