Antaŭ la Printempa Festo, lernado pri la ĉina kulturo

| 2017-02-15
Bookmark and Share

    Ĉinoj tre zorge kaj entuziasme pretiĝas por la Printempa Festo. Ruĝaj lanternoj estas videblaj ĉie, bestaj statuoj estas ornamitaj per ruĝa ĉirkaŭkolo, homoj aĉetas multajn donacojn kaj ornamaĵojn por pretiĝi por la feritago kaj la stacidomoj plenpleniĝas de homoj. Brazilanoj kredas, ke la brazila karnavalo estas la plej grandioza spektaklo en la tuta mondo. Se tio estas vera mi ne scias, tamen laŭ artikolo aperigita sur la retejo de El Popola Ĉinio, la ĉina Printempa Festo estas la plej grandioza aktivado de la homaro. Pro manko de lingva precizeco (diferenco inter “aktivado” kaj “spektaklo” ne estas klare difinita en tiu ĉi kazo) mi ne scias ĉu Printempa Festo kaj Karnavalo konkuras en sama kategorio aŭ ĉu tiuj “titoloj” kiujn oni donas al ili havas apartan signifon. Fakto estas, ke kiam parto de la loĝantaro de Ĉinio faras ion, tio ofte fariĝas monda rekordo pro la granda kvanto da homoj loĝantaj en la lando.

 

    Kaze de la Printempa Festo, homoj en Ĉinio profunde envolviĝas en la afero kaj tre serioze taksas ĝin, sekve certe ĝi estas la tradicia festo en la mondo kun plej granda nombro da partoprenantoj, kaj lige al ĝi, multaj aktivaĵoj okazas en januaro, ekzemple jarfinaj festoj, aĉetofestivaloj kaj prezentaĵoj. Por eksterlandanoj, tiuj eventoj estas oportunaj por ke ili pli intime konatiĝu kun ĉina kulturo, kaj mi estis bonŝance partopreni en unu el tiuj eventoj: la festivalo Folkloro Estas Modo, en Tianqiao-teatrejo.

 

    Organizita de la Servo por Tradukado kaj Esplorado pri Ĉina Kulturo, kiu funkcias sub la Pekina Universitato pri Lingvoj kaj Kulturoj, la festivalo provizis al la vizitantoj plurajn diversajn spertojn pri ĉina tradicia kulturo.

 

Holografia prezentaĵo de Pekina Opero
 

    Ĉe la enirejo de la teatrejo estis holografia prezentaĵo de Pekina Opero. La projekciita filmo aspektis tridimensia. Mi filmis kaj faris fotojn de tiu podio kaj sendis al prof-ro Jozefo Lunazzi, kiu esploras pri holografio en Instituto pri Fiziko de la Ŝtata Universitato de Campinas, en Brazilo, kaj li klarigis al mi pri la funkciado de tiu sistemo: la filmo estas projekciata sur kelkaj dudimensiaj ekranoj je malsamaj distancoj, kreante tiun efekton.

 

    La sama firmao kiu instalis la holografian podion ankaŭ prezentis al ni alian manieron projekcii hologramojn, ene de vitra piramido, kaj ankaŭ amuzigis la vizitantojn per televidilo konektita al kamerao: sur la ekrano de la televidilo aperis bildoj de famaj lokoj de Ĉinio, kaj la personoj antaŭ la kamerao aperas sur la sceno montrata en la kamerao, tiel ke multaj homoj amuziĝis per memfotado antaŭ tiuj scenoj. Kiel aldoni la imagon kaptitan de la kamerao al la sceno montrata sur televidilo? Tio estas facila demando por mi, ĉar mia plej ŝatata televidprogramo dum mia infaneco, Glub Glub, uzis ĝuste tiun teknikon: tiu televidprogramo estis prezentata de fiŝoj kun homaj vizaĝoj: kompreneble temis pri aktoroj uzante kaskojn en formo de fiŝo, vestitaj en verda vestaĵo kaj antaŭ verda fono, sekve la verdo estas forigata kaj restas nur la fiŝoj movantaj. Antaŭ la kamerao mi rememoris pri tiu detalo de la produktado de Glub Glub kaj rigardis malantaŭen: jen verda fono. La sama tekniko. Jen alia utilo de la verda koloro, tiom kara al Esperantistoj! Mi bedaŭrinde ne portis verdan vestaĵon por provi malaperigi mian korpon sur la ekrano.

 

Memfotado antaŭ la ekrano: malantaŭ mi nur verda muro
 

    Sed kiel tiuj aferoj rilatas al ĉina kulturo? Fakte nur la holografia versio de Pekina Opero rilatas al ĝi, sed la firmao kiu ĝin faras decidis uzi la spacon por montri ankaŭ aliajn el siaj produktoj. Estis ankaŭ alia ejo kun vestaĵoj similaj al tiuj por astronaŭtoj, sed en grandeco taŭga por infanoj, kiuj amuziĝis per ili. Multaj infanoj vizitis la ejon kaj tie ĝuis specialajn aktivaĵojn.

 

    La aliaj aktivaĵoj estis ĉiuj ligitaj al ĉina tradicia kulturo. Unue ni pentris maskojn de la simio reĝo. Tio ŝajnas facila, sed ne estas pro la kurboj de la masko, kiuj movigas la penikon laŭ neantaŭvidita maniero por nespertuloj kiel mi, tamen mia rezulto ne estis malbona por la unua provo.

 

Muzikisto ludas guĉinon
 

    Post tiu aktivaĵo ni gustumis teon kaj lernis pri guĉino, unu el la plej antikvaj tradiciaj muzikiloj de Ĉinio, kiu konsistas de tabulo kun sep kordoj, kiujn oni ludas per siaj fingroj. Mi ricevis rapidan klarigon pri la baza tekniko kaj iom provis la muzikilon. Ĝia sono tre plaĉas al mi. Cetere mi ĉiam min demandis kiel povas esti, ke la sono de kelkaj ĉinaj muzikiloj estas laŭta malgraŭ la manko de sontruo. La respondon mi havis en tiu okazo, kiam oni montris al mi la malantaŭon de guĉino: sontruo troviĝas sub la tabulo.

 

    Sekve mi vidis aron da infanoj ricevante lecionon pri teksado kaj oni klarigis al mi kiel teksi kaj lasis min provi. La procezo estas facila, oni devas sekvi sekvencon da paŝoj facile plenumeblaj, sed nur post iom da trejnado oni povas fari tion rapide.

 

    Post teksado mi ankaŭ lernis kiel stampi sur ledon. Unue oni verŝas ion da akvo sur la ledo por ke ĝi fariĝu malmola, sekve ĝi estas preta por ke oni martelu la stampilon kaj lasu markojn sur la ledo. Martelado estas facila afero, tamen necesas uzi taŭgan forton por atingi bonan rezulton kaj estas malfacile meti la stampilon en la ĝusta pozicio.

 

Pupteatro amuzigas la vizitantojn
 

    Finfine ni iris al la alia flanko de la halo, kie infanoj dum tuta tago partoprenis en metiejoj pri ĉina kulturo. Aro da infanoj estis atendantaj antaŭ pupteatrejo, kie post ne longe komenciĝis pupteatraĵo kiu amuzigis ĉiujn ĉeestantojn. La pupoj prenis kaj ĵetis aferojn, interbatalis per glavoj, dancis kaj brakumis. Post la prezentaĵo la pupisto klarigis la bazan teknikon por kontroli la pupojn kaj lasis nin provi la pupojn. Kaj tiel finis tiu agrabla tago kun pluraj aktivaĵoj.

 

Aŭtoro: Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments