El Popola Ĉinio>头条新闻>

Oficialuloj de la ministerio de edukado de Nepalo kolektive lernas la ĉinan lingvon

| 2017-02-16
Bookmark and Share
 

    La 13-an de februaro oficiale ekfunkciis elementa kurso de la ĉina lingvo en la ministerio de edukado de Nepalo. Pli ol 20 oficialuloj de la ministerio kolektiĝis ĉe la Konfucea Instituto en la Universitato de Katmanduo por lerni la ĉinan lingvon. La kurso daŭros entute 80 horojn.

 

    Laŭ Wang Shengli, ĉinflanka direktoro de la Konfucea Instituto, krom por la ministerio de edukado, la Konfucea Instituto ankaŭ ofertas ĉinlingvajn kursojn por la ministerio de eksterlandaj aferoj, ministerio de kulturo, turismo kaj civila aviado, kaj nepala armeo.

 

    Hari Prasad Basyal, komuna sekretario de la ministerio de edukado, rimarkigis, ke "en multaj kampoj kiel scienco kaj teknologio, edukado kaj kulturo, Nepalo bezonas pli multe lerni de Ĉinio, kaj tio povas esti farita nur per la lingvo. Tial ni kredas, ke estas tre necese por niaj oficialuloj lerni la ĉinan lingvon."

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments