El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio kreos la novan superkomputilon Tianhe-3

| 2017-02-16
Bookmark and Share
La superkomputilo Tianhe-1
 

    La 15-an de februaro Meng Xiangfei, direktora asistanto de la Nacia Superkomputila Centro en Tianjin, ricevis intervjuon kaj diris, ke nun glate daŭras la laborado por fari la novan superkomputilon Tianhe-3. En 2017 oni povos fini plenumadon de ŝlosilaj teknikoj: ekzemple la altefika ĉipo de testosistemo, interreto kaj aliaj.

 

    En la fino de 2016 la centro jam servis ĉ. mil organizojn sciencajn, entreprenajn kaj registarajn, kaj tial ĝia superkomputilo Tianhe-1 devis fari pli ol 1 400 kalkulajn taskojn ĉiutage. Por daŭre teni la kreivpovon de Ĉinio en tiu ĉi kampo kaj kontentigi la bezonojn, la centro komencis kunlaboron kun la Nacia Universitato pri Defenda Teknologio por ellabori novan superkomputilon. Oni unue devos finkompletigi koncernajn teknikojn, kaj poste testi ilin per vera superkomputilo. La ŝlosilajn teknikojn oni planas finrealigi en la kuranta jaro, kaj estas atendate, ke komence de 2018 aperos la specimeno.

 

    La superkomputilo Tianhe-1 estas la unua komputilo de Ĉinio kun la povo fari kalkuladon pli ol 1015 fojojn, kaj ĝi ĉampioniĝis en la 36-a superkomputila listo TOP500 de 2010. Sed en 2012 ĝi falis al la kvina loko. En 2013 la ĉina superkomputilo Tianhe-2 okupis la unuan lokon. La kalkula povo de la kreota Tianhe-3 je flosanta komo/glitkomo atingos 1018, do ducentoble pli granda ol tiu de Tianhe-1.

 

Redaktoro: Xie Ruifeng

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments