El Popola Ĉinio>头条新闻>

Granda amfibia aviadilo AG600, konstruita de Ĉinio, finis sian unuan motor-teston

| 2017-02-16
Bookmark and Share
 

    La 14-an de februaro, laŭ Ĝenerala Aviad-Industria Kompanio de Ĉinio, sukcese okazis la unua testo de la 4 motoroj de AG600, la granda ĉina amfibia aviadilo por fajro-estingado kaj surakva savado. La sukceso en la testo atestas la bonan staton de rilataj sistemoj kaj konfirmas, ke la aviadilo estas preta por sia unua flugo en la urbo Zhuhai en la unua duono de 2017.

 

    AG600, granda civila aviadila projekto aprobita de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, celas kontentigi la bezonojn de ekipaĵoj por estingi fajron en arbaroj kaj savi vivojn sur la maro. La granda aviadilo kun speciala funkcio, kiu estis konstruita laŭ la flugtaŭgecaj normoj pri ĉina civila aviado, estas la monde plej granda amfibia aviadilo en esplorfazo. Krome, ĝi povas esti modifita por monitorado kaj protektado de mara medio.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments