El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinlingva menuo en Aŭstralio altiras ĉinajn turistojn

| 2017-02-17
Bookmark and Share
 

    Antaŭ nelonge Sally Neville, vic-plenuma direktoro de Aŭstralia Asocio de Restoracioj kaj Proviantado, diris en intervjuo al raportisto el Xinhua-Novaĵagentejo, ke pro kreskado de la nombro de ĉinaj turistoj al Aŭstralio, pli da aŭstraliaj restoracioj, kafejoj kaj vinbienoj liveras ĉinlingvajn menuojn por kapti la grandan okazon.

 

    La Aŭstralia Buroo de Statistikoj antaŭ nelonge publikigis la plej freŝajn statistikojn pri eksterlandaj vojaĝantoj al Aŭstralio. En la lasta jaro la nombro de ĉinaj vojaĝantoj al Aŭstralio kalkuliĝis al 1,2 milionoj, kaj tio estas nova rekordo.

 

    Neville diris, ke Aŭstralio fariĝis la celloko de multaj turistoj el Ĉinio, kaj oni povas senti tion el uzado de la ĉinlingvaj menuoj en pli da restoracioj, ke ĉinaj turistoj havas grandan influon sur la aŭstralia turismo. "Aŭstralio devas klopodi plu por altiri pli da ĉinaj turistoj."

 

    Neville diris al la raportisto ankaŭ: "Krom oferto de ĉinlingvaj menuoj, iuj restoracioj ankaŭ informis siajn dungitojn pri dietaj kulturoj de diversaj landoj, por ke ĉinaj turistoj havu agrablan atmosferon dum manĝado." Ŝi esperas, ke pli da aŭstraliaj restoracioj, precipe tiuj en vidindejoj, alprenos pli da rimedoj por altiri ĉinajn turistojn.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments