El Popola Ĉinio>头条新闻>

Usona amaskomunikilo: prosperas artefarita inteligenteco en Ĉinio

| 2017-02-20
Bookmark and Share
 

    La 16-an de februaro, laŭ raporto titolita "Prosperas artefarita inteligenteco (AI) en Ĉinio", legebla en la retejo de la usona revuo The Atlantic, kaptis grandan atenton la rapida disvolviĝo de artefarita inteligenteco en Ĉinio. Oktobre de la lasta jaro, usona registaro, sub gvido de Obama, publikigis strategian planon pri AI-esplorado, kiu montris, ke Usono ne plu havas gvidan rolon en sciencaj artikoloj pri "profunda lernado", speciale grava subfako de AI-esplorado. Kiu lando estas en la ĉefrolo? Jes, Ĉinio. Ne nur ĉinaj esplorinstitutoj sed ankaŭ sciencaj kompanioj esploras AI. Kelkaj kompanioj kiel Baidu, Didi kaj Tencent fondis sian propran laboratorion.

 

    La sukceso de Ĉinio en tiu kampo rezultas de la investado de ĉina registaro en universitat-nivela esplorado. En la pasintaj 10 jaroj, averaĝa elspezo de la ĉina registaro por scienca esploro ĉiujare multiĝis je ducifera nombro. Prezidanto de Asocio por Antaŭenigo de Artefarita Inteligenteco Subbarao Kambhampati memoris, ke kiam li unuafoje renkontis ĉinajn esploristojn partoprenantajn en kunveno de la asocio, ili ofte venis de Tsinghua-Universitato aŭ Pekina Universitato, sed nun rilataj tezoj venas el esploristoj tra la tuta lando.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments