El Popola Ĉinio>头条新闻>

Inaŭguriĝis turisma foiro en Los-Anĝeleso

| 2017-02-21
Bookmark and Share
 

    La 18an de februaro en Los-Anĝelesa Konferenc-Centro inaŭguriĝis la du-taga Los-Anĝelesa Foiro de Vojaĝo kaj Aventuro 2017. Retejo de la foiro raportis, ke tio estas la plej grandskala foiro de turismaj produktoj en Usono.

 

    Dum la foiro, centoj da budoj el diversaj landoj rekomendis turismajn itinerojn kaj rilatajn produktojn de Azio, Eŭropo, Afriko, Nord-Ameriko, Latin-Ameriko, Oceanio, Mez-Oriento, regiono de la Kariba Maro ktp. Krom tradiciaj turismaj produktoj, iuj entreprenistoj ofertis ankaŭ specialajn programojn, ekzemple ĉasadon, subakvan naĝadon kaj glisadon.

 

    La plej ŝatataj ĉe la ĉina budo estis grandaj pandoj kaj argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj. Multaj vizitantoj sin fotis antaŭ la afiŝo de argilaj figuroj de soldatoj kaj ĉevaloj aŭ kun pluŝaj ludiloj de granda pando.

 

    Wu Ning, direktoro de la ĉina turisma oficejo en Los-Anĝeleso, diris al raportisto el Ĉina Novaĵ-agentejo, ke Ĉinio sendis reprezentantojn de ok entreprenoj, inkluzive de la flugkompanioj Air China, China Eastern, China Southern kaj Ĉina Internacia Turism-Agentejo, al la foiro por diskonigo de la "Silkvoja Turisma Jaro de Ĉinio 2017" kaj turismaj produktoj rilataj al la vidindaĵoj laŭlonge de la Silka Vojo kaj la mara itinero de la Silka Vojo. Ŝi diris, ke iuj usonaj amaskomunikiloj montris deziron pri kunlaboro, kaj post la foiro la du flankoj komunikiĝos plu por diskonigi Ĉinion al usonanoj.

 

    Raj el Barato vicatendis antaŭ la ĉina budo por konsulto. Li diris, ke li planas en aprilo vojaĝi al Pekino, Ŝanhajo, Xi'an kaj aliaj ĉinaj urboj kaj li volas konsulti pri flug-informoj ĉe la budo. Li diris: "Tio estos mia unua vojaĝo al Ĉinio. Mi atendas vidi la verajn argilajn soldatojn kaj ĉevalojn."

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments