El Popola Ĉinio>头条新闻>

Opiniosondado en Usono: Duono de la enketitaj usonanoj havas pozitivan impreson pri Ĉinio

| 2017-02-22
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de la novaĵ-agentejo United Press International (UPI) en la 20-a de februaro, lastatempe Gallup, usona firmao pri esplor-bazita konsilado, faris enketon rilatan al la favora impreso de usonanoj pri aliaj landoj. La rezulto de la enketo montras, ke ĉirkaŭ duono de la enketitaj usonanoj havas pozitivan impreson pri Ĉinio. Laŭ la esploro, tamen, la usonanoj fakte tenas sufiĉe kompleksan sintenon al Ĉinio. Dum 50% de la respondantoj diris ke ili havas pozitivan impreson pri Ĉinio, 48% male havas negativan impreson kaj aliaj ne respondis.

 

    Laŭ la enketo, Kanado, Britio kaj Japanio estas la plej favorataj landoj respektive je 92%, 91% kaj 85%, dum Sirio, Irako kaj Korea Popoldemokratia Respubliko respektive nur je 17%, 12% kaj 11%.

 

Redaktoro: Kang Caiqi

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments