El Popola Ĉinio>头条新闻>

Kial ili rezignis usonan ŝtatanecon?

| 2017-02-22
Bookmark and Share

Chen-Ning Franklin Yang (maldekstre), Andrew Chi-Chih Yao
 

    La 21an de februaro la novaĵo, ke la fizikisto Chen-Ning Franklin Yang kaj la komputikisto Andrew Chi-Chih Yao rezignis sian usonan ŝtatanecon kaj fariĝis ĉinaj membroj de la Ĉina Akademio de Sciencoj, estigis multajn diskutojn. Kial ili elektis rezigni la usonan ŝtatanecon? Raportisto el la Novaĵ-agentejo Xinhua kontaktis ilin per Tsinghua-Universitato.

 

    Yang diris: "Mi akiris la usonan ŝtatanecon en la 23a de marto 1964. Mi longe pensis por fari la decidon, kaj tio estis doloriga. Mi diris en la libro en 1983, ke mia patro ĝis sia morto ne pardonis min pri la forlaso de la ĉina ŝtataneco."

 

    Li diris: "En la 1a de aprilo 2015 mi rezignis la usonan ŝtatanecon. Ankaŭ tio ne estis simpla decido. Usono estas bela lando. Mi dankas ĝin, ĉar ĝi donis al mi bonan ŝancon por scienca esplorado. Mi scias, ke multaj miaj usonaj amikoj ne konsentas kun mi pri forlaso de la usona ŝtataneco."

 

    Yang diris: "Kion signifas reveno por mi?" Mia intima amiko Xiong Bingming diris al mi: "Kvankam via patro forpasis, lia sango cirkulas en via korpo." Mi respondis: "Jes, en mia korpo cirkulas lia sango, la sango de la ĉina kulturo."

 

    Li diris: "Hodiaŭ mi estas 94-jara. Mi estas kontenta, ke mi klopodis dum multaj jaroj por konstrui la ponton de amikeco inter Ĉinio kaj Usono."

 

    Yao diris: "Mi rezignis la oficon de profesoro en Princeton-Universitato kaj revenis al Ĉinio en 2004. Mi aliĝis al Tsinghua-Universitato kaj ĵetis min en la konstruadon de Ĉinio por fari la landon scienca kaj teknika potenco. De multaj jaroj mi dediĉis min al kulturado de junaj talentuloj kaj disvolvado de pinta scienca esploro, kaj tio estas la plej signifa laboro por mi dum la vivo. Mi dankas la specialajn regulojn de la Ĉina Akademio de Sciencoj, kiuj ebligis al mi esti ĉina membro de la akademio. Kiel centprocenta ĉino, mi estas kontenta kaj fiera!"

 

    Chen-Ning Franklin Yang kaj Tsung-Dao Lee gajnis la Nobelpremion pri Fiziko en 1957 pro la teorio "nekonserviĝo de pareco de malforta interago".

 

    En 2000 Yao gajnis la premion A.M. Turing, la plej alta premio en la kampo de komputiko. Li fariĝis la unua azi-devena klerulo kaj la ununura ĉina komputikisto, kiu gajnis tiun ĉi premion.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments