El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉina aŭtokonduka permesilo valida en aliaj landoj

| 2017-02-24
Bookmark and Share
 

    La 21an de februaro en Pekino la Ministerio de Publika Sekureco de Ĉinio kaj la Ministerio de Internaj Aferoj de Francio subskribis interkonsenton pri reciproka agnosko kaj renovigo de aŭtokondukaj permesiloj. Tio signifas, ke vojaĝantoj el Ĉinio, kiuj tenas ĉinan aŭtokondukan permesilon kun tradukita kopio, rajtos stiri aŭtojn en Francio.

 

    Tio estos granda oportuno por ĉinoj, kiuj deziras vojaĝi per aŭto kaj mallonge loĝi en Francio. En 2015, vojaĝantoj el Ĉinio al aliaj landoj kalkuliĝis al 170 milionoj, interalie 2,2 milionoj al Francio, kaj parto de ili elektis stiri proprajn aŭ luprenitajn aŭtojn dum la vojaĝo.

 

    Kun kiuj landoj Ĉinio subskribis similan interkonsenton? La unua estas Belgio.

 

    Poste, en la 14a de marto 2016, Ĉinio kaj Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj subskribis memorandon de kompreno pri reciproka agnosko kaj renovigo de aŭtokonduka permesilo. Tio signifas, ke homoj kun ĉina aŭtokonduka permesilo povas stiri aŭtojn en tiu lando.

 

    Ĉina stirpermesilo estas mallongperiode uzebla en multaj landoj, kaj ĝia valideco varias inter kelkaj tagoj kaj unu jaro. Ĝi estas uzebla precipe en multaj eŭropaj landoj.

 

    Ekzemple, Germanio preskribas, ke aŭtokonduka permesilo donita de Ĉinio kun tradukita kopio kaj notaria akto estas valida por duonjaro.

 

    La ĉina stirpermesilo estas valida por 14 tagoj en Danio laŭ raporto de amaskomunikiloj. Ĉinoj povas uzi ĉinan stirpermesilon ankaŭ dum mallonga restado en Britio, Nederlando kaj Hispanio.

 

    Ĉiu ŝtato de Usono havas propran regularon. La ĉina stirpermesilo estas valida en Nov-Jorko, Kalifornio, Florido kaj kelkaj turismaj lokoj.

 

    Tajlando, Laoso, Kamboĝo kaj multaj aliaj sudorient-aziaj landoj agnoskas la ĉinan stirpermesilon kaj multaj ĉinaj turistoj stiras luprenitajn aŭtojn en tiuj landoj.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments