El Popola Ĉinio>头条新闻>

Elon Musk: urboj estos konstruitaj subtere

| 2017-02-28
Bookmark and Share
 

    Laŭ raporto de fremdlanda amaskomunikilo, Elon Musk, ĉefa plenuma oficisto de la kompanioj SpaceX kaj Tesla, antaŭ nelonge ĉeestis la Mondan Registaran Kunvenon. En sia prelego li faris kvar prognozojn pri la estonteco de la homaro.

 

    Ĝuigi al ĉiu homo bazan enspezon por solvi la problemon kaŭzitan de aŭtomatigo

 

    Elon Musk diris: "En la estonteco, pli kaj pli malmultiĝos laboroj, kiuj estas pli taŭgaj por homoj kompare kun robotoj. Pro tio ni devas pripensi kiel trakti tiun temon. Laŭ mi, estos necese ĝuigi al ĉiu homo bazan enspezon. En la estonteco, dank' al aŭtomatigo, ĉiuj varoj estos tre malmulte kostaj kaj ni havos riĉan materialan vivon. Tamen ni alfrontos pli grandan defion: kiel homo malkovros sian valoron? Nun, por multaj homoj, laborado estas speguliĝo de propra valoro. En la estonteco, se vi ne laboros, kio estos la signifo de via vivo? Ĉu vi opinios, ke vi estas neutila? Tio estas tikla demando."

 

    Kunigo de homa cerbo kaj cifereca inteligenteco

 

    Elon Musk diris, ke dum interŝanĝado, la skribo-rapideco per homaj fingroj estas dek bitoj sekunde, dum tiu de komputilo estas biliono da bitoj sekunde. Sekve homa cerbo devas kuniĝi kun alta tekniko por kunmarŝi kun la epoko.

 

    Li diris ankaŭ: "laŭ la paso de la tempo, ni eble povos vidi pli striktan kunfandiĝon de biologia kaj cifereca inteligentecoj. Fakte tio rilatas al bendolarĝeco, alivorte interliga rapideco, precipe eliga, de homa cerbo kaj cifereca inteligenteco. Se homa cerbo havus sufiĉe bendolarĝan fasadon, ĝi helpus al realigo de la simbiozaj rilatoj inter homoj kaj maŝina inteligenteco kaj eble solvos la problemon pri regpovo kaj utileco de homoj."

 

    Senpilotaj aŭtoj populariĝos dum la venontaj dek jaroj

 

    Elon Musk diris: "Mi antaŭvidas, ke dum la venontaj dek jaroj, aŭtoj stiritaj de homo estos tre malfacile videblaj. Nun la jara produktokvanto de aŭtoj kalkuliĝas al 100 milionoj kaj en la mondo estas 2 miliardoj da aŭtoj. Ilia averaĝa servperiodo estas inter 20 kaj 25 jaroj. Nun la influo de senpilota aŭto estas malgranda pro ĝia malabundo, tamen ĝia influo estos grandega post kreskigo de ĝia nombro."

 

    Estontaj urboj konstruotaj subtere

 

    Elon Musk opinias, ke la rimedo por solvi densiĝon de loĝantoj en urboj estas konstrui subteran tunel-reton. La defio estas jena: kiel rapide, sekure kaj bonpreze masoni subterajn tunelojn? Post trapaso de teknikaj malfaciloj, oni povos radikale plibonigi la malbonan trafikon en urboj.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments