El Popola Ĉinio>头条新闻>

Solvo de Huawei por RFV ricevis premion en la Monda Poŝtelefona Kongreso

| 2017-03-02
Bookmark and Share
Vizitantoj ĉe la budo de Honor el la ĉina poŝtelefona kompanio Huawei.
 

    La 27-an de februaro la Monda Poŝtelefona Kongreso estis malfermita en la Ekspozicia Centro de Barcelono, Hispanio. Pli ol 2000 kompanioj kaj 100 miloj da poŝtelefonaj profesiuloj el pli ol 100 landoj kaj regionoj partoprenis ĝin.

 

    La solvo de la ĉina poŝtelefona kompanio Huawei por Reta Funkci-Virtualigo (RFV) ricevis la premion, la "plej bona teknologia antaŭenigo" en la kongreso. Tio estas rekono de ĝiaj kapablo kaj elstaraj atingoj en framo, teknologio, komerco kaj disvolviĝo al la tekniko Cloud Native.

 

    Laŭ hispana amaskomunikilo, ĉinaj poŝtelefonaj kompanioj estis multe atentitaj. Honor de Huawei kaj aliaj ĉinaj poŝtelefonaj markoj prezentis siajn ĉarmjon en la kongreso.

 

    Laŭ internacia aŭtoritata raporto, ĉinaj saĝaj poŝtelefonoj estis tre ŝatitaj lastjare en la internacia merkato. La vendkvanto de Huawei enviciĝis tuj post Apple kaj Samsung. En 2015 Huawei okupis 7.3% de la monda poŝtelefona merkato, kaj 8.9% en 2016.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments