El Popola Ĉinio>头条新闻>

Funkcios 35 navigad-satelitoj en 2020

| 2017-03-09
Bookmark and Share
 

    Yang Yuanxi, membro de la 12a Tutlanda Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj vic-ĉef-dezajnisto de Navigad-Satelita Sistemo BeiDou, diris en la 6-a de marto, ke ĉi-jare 6 ĝis 8 satelitoj BeiDou-3 estos lanĉitaj, kaj kelkfoje du satelitoj estos lanĉitaj per unu raketo.

 

    Yang diris, ke funkciado de la satelito BeiDou-3 estis multe plibonigita. Laŭ la plano, en 2020 moviĝos en orbito 35 navigad-satelitoj BeiDou, kiuj povos kovri la amplekson de la tuta mondo.

 

    Yang diris: "La dezajno kaj konstruado de la navigad-satelita sistemo estis komencitaj de alta nivelo kun avangardaj teknikoj. Ni esperas, ke rilataj departementoj publikigos politikojn por popularigi la celatan aplikon de la sistemo. Tiel pli da homoj povos ĝin koni kaj uzi."

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments