El Popola Ĉinio>头条新闻>

Xi Jinping: Reala ekonomio estas gravega por la provinco Liaoning

| 2017-03-10
Bookmark and Share
 
 

    Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke la nordorienta provinco Liaoning devas realigi rejuniĝon depende de la reala ekonomio, kaj ŝtataj entreprenoj devas ludi gvidan rolon en la procezo.

 

    Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum grupa diskuto kun TPK-reprezentantoj el la provinco Liaoning en la okazanta jara sesio de la Tutlanda Popola Kongreso.

 

    Xi diris, ke ne gravas, en kiu etapo estas la disvolvado de Ĉinio, la reala ekonomio ĉiam estos la fundamento de kresko kaj tutmonda ekonomia konkurenco. Proviz-flanka struktura reformo estas neevitebla por la revigliĝo de Liaoning. Li instigis la provincon fari novan progreson en la reformo kaj rejunigo de la industria sektoro. Li diris, ke la provinco devas atribui gravecon al industria plibonigo kaj starigi industrian sistemon kun longedaŭra konkurencivo.

 

    Xi diris ankaŭ, ke Liaoning devas antaŭenigi la kreadon de nova ekonomia strukturo karakterizita per komuna disvolviĝo de novaj strategiaj sektoroj kaj tradicia fabrikado, komplementa disvolviĝo de modernaj kaj tradiciaj servoj, integriĝo de informadigo kaj industriigo, krom civila kaj milita integriĝo. La provinco devas ankaŭ fari firmajn paŝojn por disvolvi kaj fortigi ŝtatajn entreprenojn, kiuj estas gvidantoj en la revigligo de Liaoning kaj kultivado de kerna konkurencivo.

 

(el ĈRI

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments