El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinaj kaj rusaj fakuloj diskutis pri "La Zono kaj Vojo"

| 2017-03-10
Bookmark and Share
 

    En la 6-a de marto la ĉina gazeto China Pictorial kaj la Internacia Novaĵ-Agentejo Russia Today okazigis pekin-moskvan retan intervjuon pri la temo, eksteraj politikoj de Ĉinio sub la fono de la iniciato de "La Zono kaj Vojo". Ĉinaj kaj rusaj fakuloj diskutis pri la raporto pri registara laboro, kunlaboro de "La Zono kaj Vojo" kaj Eŭrazia Ekonomia Unio, ĉina-rusaj rilatoj en la nova situacio, kaj respondis demandojn de raportistoj. Ĉeestis en la intervjuo ĉinaj fakuloj, Zhou Mingwei, membro de la Tutlanda Komitato de ĈPPIK kaj eksa prezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo, kaj Liu Zhiqin, eksa ĉefdelegito de pekina branĉo de Zurika Banko, kaj rusaj fakuloj, Sergei Lousianin, direktoro de Instituto de Malproksima Oriento sub la Rusa Akademio de Sciencoj, Oleg Timofeyev, vicprofesoro pri fremdlingva teorio kaj praktiko el Popol-Amikeca Universitato de Rusio.

 

    Fakuloj de la du flankoj diskutis pri plua efektivigo de "La Zono kaj Vojo" kaj eblaj kampoj por estonta kunlaboro. Zhou Mingwei esperis, ke dum disvolvado de novaj ekonomiaj rilatoj, diversaj landoj kune konstruos novtipajn rilatojn en la kadro de "La Zono kaj Vojo". Liu Zhiqin esperis, ke Rusio malfermos pliajn kampojn al Ĉinio, kaj la du landoj kunlaboros en la kampoj mara, tera kaj aera.

 

    Rusaj fakuloj esprimis la deziron esplori novan disvolvan modelon kun Ĉinio kadre de "La Zono kaj Vojo", kaj ĉiuj rilataj landoj povos profiti de ĝi.

 

Redaktoro: Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments