El Popola Ĉinio>头条新闻>

Gravaj punktoj en la projekto de ĝeneralaj reguloj de civila kodo

| 2017-03-10
Bookmark and Share
La 9an de marto la Kvina Sesio de la 12a TPK de Ĉinio okazigis gazetaran konferencon. Xu Anbiao, vicdirektoro de la Komisiono pri Leĝdonaj Aferoj sub la Konstanta Komitato de TPK, kaj aliaj oficialuloj respondis demandojn de raportistoj pri projekto de ĝeneralaj reguloj de civila kodo kaj leĝdonaj aferoj de la Konstanta Komitato de TPK.
 

    Ĝeneralaj reguloj de civila kodo estas "eta konstitucio" en civila juro. La kvara projekto de ĝeneralaj reguloj de civila kodo estis submetita al la Kvina Sesio de la 12a TPK de Ĉinio por ekzamenado en la 8a de marto. Kiujn gravajn punktojn ĝi enhavas?

 

    Protekto de agoj helpantaj aliajn por justa afero

 

    Laŭ la artikolo 187 en la projekto, tiu, kiu memvole donas helpon de urĝa savo en kriza okazo kaj tiel kaŭzis sanproblemon al la savito, ne prenas sur sin la civilan respondecon. Tio estas leĝa protekto al memvola helpo ktp.

 

    Aldono de verda principo

 

    La aldono povas daŭrigi la tradician ĉinan penson pri harmonia kunekzisto de homoj kaj la naturo, reflektas novan disvolvan ideon de post la 18a Tutlanda Kongreso de KPĈ, kaj konformas al la naciaj kondiĉoj, ke Ĉinio estas lando kun granda populacio kaj bezonas bone trakti la konflikton inter homoj kaj naturaj resursoj dum longa periodo.

 

    Protekto de individuaj informoj

 

    La projekto aldonis la preskribon, ke ajna organizo aŭ individuo devas certigi la sekurecon de individuaj informoj laŭleĝe akiritaj, kaj tio povas distingi laŭleĝan uzon de la kontraŭleĝa kaj substrekas la observadon de la principo de racia kaj sekura uzo.

 

    Protekto de virtuala proprieto

 

    Enskribi donitaĵan kaj retan virtualan proprieton en la kodon konformas al la efektiva bezono de ekonomio kaj popola vivo, kaj metas bazon por plua protekto al diverseco de virtuala proprieto en civila kodo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments