El Popola Ĉinio>头条新闻>

La Kvina Sesio de la 12a TPK ricevis 514 mociojn

| 2017-03-14
Bookmark and Share
 

    La 13an de marto la grupo pri mocioj sub la sekretariejo de la Kvina Sesio de la 12a TPK analizis la ricevitajn mociojn kaj donis unuajn opiniojn por ilia submeto al la prezidantaro de la sesio por ekzamenado. Kong Ping, vic-ĉefo de la grupo, diris, ke ili ricevis 514 mociojn el delegacioj kaj reprezentantoj, kaj 8 360 sugestojn el reprezentantoj. Inter la mocioj, 492 estas pri leĝdono, 16 pri kontrolo kaj 6 pri decido.

 

    Kong diris, ke la nombro de mocioj ĉi-jare estas pli multa ol la pasintjara 462, kaj ili estas pli bonkvalitaj. Interalie 350, aŭ 68,09% de la totalo, estis kompletigitaj post enketo, inspekto, kunsido aŭ vizito. Teksto kaj ekspliko de leĝprojektoj estis aldonitaj al iuj mocioj pri leĝdono.

 

    Kong diris, ke la ricevitaj sugestoj temas pri reformado, disvolvo, stabileco kaj aferoj atentataj de la popolo.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments