Survoje al daŭripova socio: Ĉinio planas sian estontecon

| 2017-03-14
Bookmark and Share

    Tutlanda Popola Kongreso (TPK) kaj Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco (ĈPPIK) estas gravaj por planado de la disvolviĝo de la lando. Okaze de tiuj du gravaj eventoj, indas diskuti la ĝisnunajn atingojn de Ĉinio kaj plani disvolviĝon. La sekvaj konsideroj estas surbaze de miaj propraj spertoj en Ĉinio.

 

    1 - Verda energio, verda ekonomio kaj regado de poluo

 

    Ĉinio fariĝis fama pro la fumnebuloj kiuj foje kovras multajn urbojn, kutime dum vintro. Tio rezultas de frua epoko de industria disvolviĝo de Ĉinio. En tiu epoko Ĉinio ne havis kapitalon nek teknologion por tiom ampleksa kaj grandskala projekto kaj la solvo estis venigi kapitalon kaj firmaojn el eksterlando. Tiel estis kreitaj laborpostenoj por ĉinoj, kreskis la landa enspezo kaj ĉinaj firmaoj disvolviĝis en partnereco kun fremdaj firmaoj. Per grandaj investoj en teknologia disvolvado, Ĉinio sukcesis disvolvi propran altnivelan teknologion kaj ĉinaj firmaoj, kiuj antaŭe provizis servojn al tiuj de aliaj landoj, nun per propra teknologio konkuras kun ili.

 

    Fumnebuloj ne estas ekskluzivaĵo de Ĉinio: bona ekzemplo estas aerpoluado en Londono dum la Industria Revolucio. Tokio en la 1960-aj jaroj estas alia bona ekzemplo. Konscia pri la graveco de aerkvalito, Ĉinio forte investas en regado de fumnebuloj kaj daŭripova ekonomia disvolviĝo. En tiu senso, krom investoj en mediprotektado, la lando ankaŭ investas en nova formo de disvolviĝo: la plano “Fabrikita en Ĉinio 2025” klare indikas, ke la nova industrio de Ĉinio fokusas en pint-teknologiaj produktoj, kiuj laborigas altkvalifikitajn homojn kaj donas pli altan profiton. La produktado de tradiciaj varoj fariĝas pli kaj pli aŭtomata kaj kontraŭpoluada politiko de Ĉinio devigas firmaojn investi en reduktado de gas-ellaso, purigado de kloako kaj taŭga forĵeto de rubaĵo, kaj malantaŭ tiuj investoj kreiĝas oportunoj por disvolviĝo de esploroj kaj servoj pri mediprotektado.

 

    La pli severa kontrolado de poluado, la pli altaj salajroj, la teknologia disvolviĝo kaj kreskanta kvalifiko de laborfortoj indikas, ke Ĉinio baldaŭ fariĝos disvolviĝinta lando. Ĉina teknologio superas tiun de aliaj landoj en pluraj kampoj, kaj antaŭ ne longe mi legis novaĵon en brazila amaskomunikilo pri la konstato, ke averaĝa salajro de laboristo en Ĉinio jam estas pli alta ol tiu de laboristo en Brazilo, Meksiko kaj aliaj latin-amerikaj landoj. Dum jardekoj Ĉinio forte investis en edukado, kaj rezulte nunaj ĉinaj laboristoj estas multe pli kvalifikitaj ol antaŭ kelkaj jardekoj: pli kaj pli da ĉinaj junuloj eniras universitaton, multaj studas en eksterlando, kaj estas tiuj la homoj, kiuj laboros en instruado, sciencaj esploroj, konstruado, superrigardo de robotoj en aŭtomatigitaj fabrikoj kaj en disvolvado kaj kreado de novaj teknologioj.

 

    Konsekvencojn de tiu nova fenomeno oni povas facile rimarki: konsumado adaptiĝas al la novaj postuloj de ĉina merkato: ekzemple, populariĝas importitaj fromaĝoj, bieroj, vinoj, kosmetikaĵoj kaj aliaj produktoj fremdaj al malriĉuloj. La saman fenomenon mi vidis propraokule en Brazilo dum la epoko de prezidento Lula, kiam la vinbreto de superbazaro, antaŭe malgranda kun nur kelkaj brazilaj markoj, subite kreskis kaj ricevis flagojn de diversaj landoj famaj pro siaj bonaj vinoj. Ankaŭ la kresko de internaciaj vojaĝoj de ĉinoj spegulas la plibonigon de vivkondiĉoj por ĉinoj: ĉinaj turistoj vojaĝas pli ofte kaj pli elspezas en eksterlando, kaj ankaŭ tio memorigas min pri Brazilo de antaŭ ne longa tempo, kiam aviadilo populariĝis kiel transportilo, brazilaj turistoj komencis amase vojaĝi en eksterlando, kaj, samkiel ĉinoj, kutimis amase elspezi kaj reveni kun multaj valizoj kaj sakoj plenaj de aĉetaĵoj, tipa konduto de homo mirigita, ĉar ili ĵus malkovris la mondon.

 

    2 - Mediprotektado

 

    Tiu nova ĉina socio ricevis edukadon, havas aliron al novaj teknologioj, pli bonajn laborojn kaj salajrojn. Rezulte de tio, estas nature ke tiu socio ankaŭ postulu pli bonajn vivkondiĉojn kaj zorgu pli bone pri propra sano: ĉinoj delonge havas la kutimo ekzerciĝi en parkoj aŭ surstrate, nun ankaŭ kreskas la kvanto da ĉinoj, kiuj frekventas naĝejojn aŭ gimnastikejojn. Sportoj kaj dancado estas aktivaĵoj facile praktikeblaj surstrate kaj homoj facile aliĝas, zorgante pri la sano de korpo kaj menso. La diferenco inter la nova kaj la malnovaj generacioj en tiu aspekto, estas ke junaj ĉinoj estas pli konsciaj pri la riskoj de poluado kaj malbona dieto al la sano, sekve ili postulas ne nur politikojn cele al mildigo de poluado, sed ankaŭ pli saĝan uzon de naturrimedoj, plibonigon de la medio kaj sanigan manĝaĵon.

 

    Ĉina tradicia medicino kreis sanigan manĝkulturon en Ĉinio: homoj internigis kriteriojn pri elekto de manĝaĵo kaj pri kiel kuiri kaj servi diverspecajn manĝaĵojn, por tiel pliefikigi ilian efikon sur la sano. En popolo tiom konscia pri tiu temo, oni ne devas surpriziĝi pri la konstato, ke Ĉinio limigas la eblecojn pri kulturo de genetike modifitaj organismoj kaj uzadon de kemiaj sterkoj kaj plagokontroliloj. Senvenene kulturitaj manĝaĵoj populariĝas en Ĉinio, malgraŭ ilia pli alta kosto. Kompreneble tio havas bonan efikon sur la medio, kiu estas en pli bonaj kondiĉoj esti konservata.

 

    Al mi tre plaĉas la abundo de parkoj kaj ĝardenoj en ĉinaj urboj. Ĉirkaŭ Pekino troviĝas arbaroj tre bone konservitaj, kaj en la urbo oni plantas pli kaj pli da arboj. Proksime al mia hejmo, fine de somero maŝinoj detruis parton de larĝa trotuaro por planti novajn arbojn kaj plantojn. Alkutimiĝinta al Brazilo, kie oni kutimas detrui arbon por larĝigi straton aŭ konstrui parkejon, mi miris pri tiu iniciato, tiom fremda al mi.

 

    3 - Sana disvolvo de turisma ekonomio

 

    Ĉinio estas unu el la plej allogaj landoj por turistoj, kaj turisma industrio rapide disvolviĝas en la lando. La lokoj plej serĉataj de turistoj daŭre estas la Granda Muro, antikvaj palacoj kaj temploj kaj nemateriaj heredaĵoj kiel prezentaĵoj de luktoartoj kaj ĉinaj tradiciaj operoj. La antikvaĵoj, tamen, povas esti damaĝitaj pro amasturismo, sekve ili bezonas konstantan zorgon kaj riparadon, kaj turisma politiko de Ĉinio devas celi la prezervadon de tiuj antikvaj heredaĵoj por la ontaj generacioj.

 

    Turismo multe profitigas la landon kaj havas pozitivan efikon sur ĉina ekonomio, kaj danke al la disvolviĝo de turisma ekonomio la lando kapablas multe investi en prezervado de antikvaĵoj kaj aliaj tradiciaj heredaĵoj. Kiam mi vizitis la Templon de la Imperiestroj de Sinsekvaj Dinastioj mi gajnis libron kaj DVD-on pri la historio de la loko, kaj en la Templo de Lamaoj mi ricevis etan diskon kun filmoj kaj informoj pri ĝi. Mi pensas ke tio estas grava afero, speciale por turistoj kiuj vizitas Ĉinion dum ferioj kaj ne havas tempon detale konatiĝi kun loka kulturo, ĉar ili kunportas hejmen multajn materialojn por legi kaj spekti poste, kaj cetere montri al najbaroj, amikoj, ktp kaj tiel instigi aliajn homojn viziti Ĉinion. Jen saĝa maniero diskonigi ĉinan kulturon kaj instigi pliajn turistojn viziti la landon.

 

    Aliro al turismejoj estas ankaŭ grava por turistoj, kaj Ĉinio forte investas en infrastrukturo, sekve turistoj povas facile atingi turismejojn per trajno kaj metroo, ankaŭ bus-sistemo estas tre efika kaj tre plaĉas al mi. Tiu, kiu havas ĉinan saĝan poŝtelefonon povas facile malkovri la plej bonan itineron per klako sur mapo: la programo detale informas la diversajn vojaĝeblojn, tempon kaj koston de ĉiu veturo kaj montras nomojn de haltejoj ktp. La informoj estas nur en la ĉina lingvo, tamen la programo estas tiom intuicia, ke tio ne estas problemo por uzanto. Poŝtelefono aĉetita eksterlande, tamen, povas enteni mapojn de Ĉinio, sed certe ne kapablos tiom detale informi vin pri kiel iri de unu loko al la alia per buso, sekve oni fariĝas pli dependa de metroo. Altrapidaj trajnoj fariĝis alloga veturilo por vojaĝo inter urboj, kaj tiu veturo mem fariĝis turisma allogaĵo, ĉar en multaj landoj ne ekzistas similaj trajnoj. Nuntempe ankaŭ glistrajnoj ekpopulariĝas en Ĉinio, kaj mi antaŭnelonge legis raporton en la angla de turisto, kiu dum kelkhoraj paŭzo en Ŝanĥaja flughaveno decidis profiti la ŝancon sperti la glistrajnon kiu ligas la flughavenon al la urbo: la itinero estas longa, tamen la trajno iras tiom rapide, ke li revenis al la flughaveno pli frue ol antaŭvidite.

 

    Cetere Ĉinio klopodas allogi turistojn al siaj naturvidindaĵoj kaj kreas pliajn oportunojn por disvolviĝo de diversaj regionoj de la lando per turismo. Mi jam raportis antaŭe pri kelkaj iniciatoj kiel Songkou-vilaĝo en Fujian-provinco kaj Chengyang-vilaĝo en Hebei-provinco, kiuj klopodas per turismo kontraŭbatali malriĉecon kaj kontribui por konservado de historiaj heredaĵoj kaj naturvidindaĵoj. En arbaroj oni investas en radikalaj sportoj kaj vitraj pontoj sur abismoj por venigi aventuremajn turistojn kaj amantojn de la naturo. Nuntempa arkitekturo de Ĉinio kaj la disvolviĝo de artoj ankaŭ fariĝas turismaj allogaĵoj, kaj en tiu kampo substrekindas la artgalerioj kaj operaj kompanioj kiuj klopodas samtempe konservi antikvajn tradiciajn artojn de Ĉinio kaj disvolvi okcidentajn artojn kun ĉinaj trajtoj.

 

    Aŭtoro: Rafael Henrique Zerbetto

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments