El Popola Ĉinio>Esperantujo>E-novaĵoj>

Plantado de Arboj Okazis en Arbara Parko kun Esperanta Kulturo en Zaozhuang

| 2017-03-14
Bookmark and Share
 
 
 
 

    En la 12-a de marto 2017, la Arboplanta Tago, pli ol 40 esperantistoj kaj amikoj de Esperanto en Zaozhuang plantis arbojn en la Arbara Parko kun Esperanta Kulturo en Zaozhuang de orienta Ĉinio.

 

    La plano pri konstruo de la parko estas permesita de loka registaro kaj la investanto estas s-ro Sun Shoude, la dumviva membro de UEA. Antaŭ tri jaroj li establis Internacian Arbaron de Esperanto sur la monto, kie li loĝas, s-ro Chen Haosu, la prezidanto de ĈEL, nomis la arbaron. La esperantistoj, kiuj plantis la arbojn en tiu tago, venis el Shandong-a Esperanto-Klubo, Esperanto-Asocio de Zaozhuang-a Universitato kaj Esperanto-Societo en Zaozhuang-a Profesia Instituto.

 

    S-ro Sun Mingxiao (Semio), la vicĝenerala sekretario de ĈEL kaj prezidanto de Shandong-a Esperanto-Klubo gvidis la plantadon kaj mondonacis arbon memore al Detlev Blanke, la germana fama esperantisto, lingvisto, interlingvisto kaj esperantologo, kiu forpasis en la pasinta jaro.

 

Redaktoro:Gao Shuyuan

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments