El Popola Ĉinio>头条新闻>

Ĉinio daŭrigos la firman batalon kontraŭ korupteco en 2017

| 2017-03-15
Bookmark and Share
 

    La 12-an de marto okazis la 3-a plena kunveno de la 5-a Sesio de la 12-a Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio por aŭskulti kaj ekzameni laborraportojn de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo.

 

    La laborraporto de la Plej Supera Popola Juĝejo diras, ke en 2016 la juĝejo laŭleĝe juĝis gravajn aferojn pri aŭtoritato-misuzo de Guo Boxiong, Ling Jihua, Su Rong kaj aliaj altranguloj.

 

    La laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo montras, ke en 2016 la prokuroraj organoj faris enketojn pri aŭtoritato-misuzo de 47 650 personoj, inkluzive de 2 882 eksaj guberni-nivelaj kaj 446 eksaj buro-nivelaj kadroj.

 

    En 2017 Ĉinio daŭre firme kontraŭbatalos kaj punos koruptecon. Lastatempe raportisto de la novaĵ-agentejo Xinhua intervjuis TPK-reprezentantojn, ĈPPIK-membrojn kaj rilatajn fakulojn, kaj resumis jenajn ses gravajn punktojn de la kontraŭkoruptecaj laboroj de la Plej Supera Popola Juĝejo kaj la Plej Supera Popola Prokurorejo ĉi-jare.

 

    La unua: reformado de kontrola sistemo

 

    La laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo montras, ke en 2017 la prokurorejo gvidos siajn subajn organojn fari provan integrigon de funkcioj, institucioj kaj laborantoj, establos kunordigan mekanismon inter prokuroraj organoj kaj kontrolaj komisionoj kaj daŭre ludos pozitivan rolon en la batalo kontraŭ korupteco.

 

    La dua: punado kaj preventado de aŭtoritato-misuzo sur malriĉeco-redukta kampo

 

    La laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo mencias, ke en 2017 la prokurorejo daŭre plenforte punos kaj preventos misuzon de aŭtoritato sur malriĉeco-redukta kampo. Ĝi kunlaboros kun la Nacia Disvolva kaj Reforma Komisiono kaj Malriĉeco-redukta Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio por kontroli la ĉefajn projektojn pri translokigo de loĝantoj en malriĉaj regionoj laŭ la "13-a Kvinjara Plano".

 

    La tria: plua persekutado de fuĝintaj krimuloj eksterlande

 

    La laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo montras, ke en 2016 Ĉinio repatrujigis 164 suspektatojn pri misuzo de aŭtoritato fuĝintajn en 37 landoj kaj regionoj. Inter ili estas Yang Xiuzhu kaj aliaj 26 ĉefaj suspektatoj de la "Ruĝa Arestordono". En 2017 la prokurorejo plu pligrandigos arestadon de la fuĝintaj krimuloj eksterlande kaj postulos ilin redoni la objektojn kaj monon kontraŭleĝe akiritajn.

 

    La kvara: punado de korupteco ĉe popolamasoj

 

    Laŭ la laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo, en 2016 la prokurorejo punis 17 410 malversaciulojn en ter-rekvizicio, malkonstruo de malnovaj domoj kaj transloĝigo de iliaj okupantoj, sociala sekureco, administrado de agrikultura kapitalo kaj sur aliaj kampoj pri la popola vivo. En 2017 ĝi daŭre serioze punos koruptecon en tiuj kampoj.

 

    La kvina: traktado de malversacio, akcepto de ŝmir-mono kaj subaĉeto de voĉoj

 

    La laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo montras, ke en 2017 la prokurorejo ĉefe traktos luon de potenco, transigon de profitoj, subaĉeton de voĉoj, aĉeton kaj vendon de oficoj, kaj aliajn krimojn pri malversacio kaj korupteco.

 

    La sesa: regado de malbonaj agoj de ŝtatoficistoj

 

    La laborraporto de la Plej Supera Popola Prokurorejo diras, ke en 2016 la prokurorejo laŭleĝe persekutis 11 916 homojn, kiuj neglektis siajn devojn aŭ misuzis sian aŭtoritaton. En 2017 ĝi ĉefe enketos kaj laŭleĝe traktos krimojn tiuflanke.

 

Redaktoro: Niu Xueqin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments