El Popola Ĉinio>头条新闻>

Fermiĝis la 5a sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso

| 2017-03-16
Bookmark and Share
 

    Matene de la 15a de marto en la Granda Popola Halo en Pekino fermiĝis la 5a sesio de la 12a Tutlanda Popola Kongreso.

 

    En la ferma kunveo la Tutlanda Popola Kongreso adoptis la raporton pri registara laboro. Reprezentantoj voĉdonis ankaŭ por la raporto pri la efektivigo de la plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2016 kaj la plano pri nacia ekonomia kaj socia disvolvado en 2017. Ankaŭ la raporto pri la efektivigo de centra kaj loka buĝetoj por 2016 kaj pri centra kaj loka buĝetoj por 2017 estis aprobitaj.

 

    La Tutlanda Popola Kongreso ankaŭ adoptis la Ĝeneralajn Kondiĉojn de Civila Kodo. Ĝi sisteme difinas bazajn kondiĉojn kaj ĝeneralajn regulojn de ĉinaj civilaj aktivecoj, kaj estas rigardata kiel "malgranda konstitucio" en la sistemo de civilaj leĝoj. Post la adopto de la ĝeneralaj kondiĉoj, leĝdonantoj komencos la laboron pri kompilado de individuaj libroj pri proprieto, kontrakto kaj geedzeco kaj aliaj, kiuj estos integritaj en unuecan kodon. Laŭ la leĝdona plano, la kodo estos promulgita en 2020.

 

    Zhang Dejiang, prezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso, prezidas la ferman kunvenon.

 

 

    Post la ferma kunveno, en la Ora Salono de la Granda Popola Halo ĉina ĉefministro Li Keqiang renkontiĝis kun ĉinaj kaj eksterlandaj ĵurnalistoj kaj respondis iliajn 19 demandojn.

 

    Parolante pri la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono, Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ĉiam marŝas antaŭen malgraŭ malfaciloj, kaj li estas optimisma pri la estonteco de duflankaj rilatoj. Li aldonis, ke post la elektiĝo de Trump kiel usona prezidento, ĉina prezidanto Xi Jinping havis telefonan konversacion kun li, kaj ambaŭ konsentis akceli disvolvadon de la ĉina-usonaj rilatoj. Nun diplomatiaj departementoj de la du landoj konsiliĝas pri ilia renkontiĝo. Li ankaŭ akcentis, ke Ĉinio kaj Usono devas konservi strategian koncentriĝon kaj plifortigi interŝanĝon por progresigi interkomprenon. Li diris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono influas ne nur interesojn de la du landoj, sed ankaŭ pacon, sekurecon kaj stabilecon de la mondo.

 

(el ĈRI)

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments