El Popola Ĉinio>头条新闻>

Junulo profitas de mantoo-vendado

| 2017-03-17
Bookmark and Share

 

    Ding Hailong, kiu naskiĝis en 1987, estas la mastro de mantoo-vendejo en Laihai-bazaro en Weihai de Shandong-provinco. Mantoo estas ĉina manĝaĵo el vaporkuirita fermentinta pastobulo. Kvankam Ding estas juna, li jam vendis mantoojn por ses jaroj, kaj nun li povas vendi ĉiutage pli ol 8 000 mantoojn.

 

 

    Lia vendejo estas negranda, tamen la pluretaĝa vaporumilo por fari mantoojn altas pli ol tri metrojn.

 

 

    Ding naskiĝis en Heze de la provinco. Fininte la studon en mezlernejo, li lernis de sia onklo kiel fari mantoon. Antaŭ ses jaroj li sin taksis lerta pri tiu metio kaj decidis sendepende labori: li malfermis malgrandan mantoo-vendejon kun siaj gepatroj en Weihai. Estis malfacila en la komenco. Ding devis ĉiutage ellitiĝi je la tria horo kaj eklabori. Li devis unue prepari farunon kaj fermenti ĝin, poste knedi pastobulojn kaj meti ilin sur la etaĝojn por vaporkuirado, kaj finfine transporti la nutraĵojn sur triciklon por vendo. Estis jam post tagmezo kiam li finis la ĉefan laboron de la tago.

 

 

    Por gajni bonan reputacion, Ding ĉiam sekvas la devizon, ke la mantooj estu bongustaj kaj bonkvalitaj, kaj li estas kompleza al la klientoj.

 

 

    La vendejo fariĝis konata iom post iom, kaj akiras bonan reputacion. Ne nur individuoj aĉetas en lia vendejo, ankaŭ kantinoj de firmaoj mendas la manĝaĵojn al li.

 

 

    Lia komerco pligrandiĝas, kaj eĉ lia bopatro helpas lin pro manko de laborantoj.

 

 

    Ĉiu etaĝo de la vaporumilo povas enteni 40 mantoojn. Li ĉiutage vendas 200 etaĝojn da mantooj, kaj li povas gajni 20 mil juanojn ĉiumonate.

 

Redaktoro: Liu Zijia

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments