El Popola Ĉinio>头条新闻>

Librejo malfermita de "kreanto" naskita post 1990

| 2017-03-21
Bookmark and Share
Lu Hongren (meze), la fondinto de la librejo "Sur insulo"
 

    Lu Hongren, "kreanto" naskita post 1990, foje fondis "bibliotekon" en sia dormoĉambro en studenta pensiono. Nun li kolektis 2 milionojn da juanoj, reformis subteran garaĝon kaj malfermis tie librejon. Do li realigis sian revon pri librejo per la forto de interreto.

 

 

    Lu Hongren estis nomata "reĝo de libroj" dum la studado en Shanxi-Universitato, ĉar li trezoris librojn kiel sian vivon. Post la diplomiĝo en 2016, li lanĉis interrete serĉadon de mecenatoj el la publiko. Kun la subteno de pli ol 130 investantoj li malfermis la librejon "Sur insulo". La ĉefaj produktoj de la librejo estas libroj, kulturaj kaj kreivaj produktoj, diversaj specoj de kafo, teo kaj desertoj. Nuntempe lia librejo havas pli ol 20 000 librojn. Ĉiutage maksimume 1 000 personoj vizitas la librejon.

 

Redaktoro: Han Xin

 

Ipernity: El Popola Chinio

Facebook: EPC El Popola Chinio

Twitter: El Popola Chinio

WeChat: Skani la du-dimensian kodon por legi EPĈ en WeChat

 

Komento

Gastlibro

Kontonomo Anonimulo
No Comments